Protozoologio
Aspekto
Protozoologio (el la novlatina protozoa - "protozooj" kaj la greka λόγος - "scienco") estas la scienca subfako de biologio, kiu traktas la studon de la subregno Protozooj (amebojn , ciliulojn kaj aliajn), kiuj apartenas al la regno Protistoj. Protistoj estas eŭkariotaj organismoj, kiuj ne estas bestoj, plantoj aŭ fungoj.
Medicina kaj veterinara protozoologio studas protozoajn malsanojn kaŭzitajn de iuj protozooj (plasmodioj, tripanosomoj, lejŝmanio kaj aliaj parazitoj).
Iafoje la termino "protozoologio" estas uzata kiel sinonimo por protistologio.