Protva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protva
rivero
Bazaj informoj
Longeco 282 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Moskva provinco
vdr
Rivero Protva en Vereja
Protva apud Borovsk (videblas monaĥejo Borovskij)

Protva (ruse Протва) estas rivero en Moskva provinco kaj Kaluga provinco de Rusio, maldekstra alfluanto de Okao.

Ĝi komenciĝas en Distrikto Moĵajsk de Moskva provinco apud la vilaĝo Mokroje sufiĉe proksime al komenco de rivero Moskva. Dekomence ĝi fluas orienten, apud Vereja turniĝas al sudo, post Borovsk fluas orienten kaj sud-orienten kaj enfluas en riveron Okao apud Serpuĥov.

En la 14-a jarcento laŭ Protva troviĝis limo inter Moskva kaj Rjazanja princlandoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Urboj ĉe Protva (laŭ ĝia fludurekto):

Vereja kaj Borovsk estas antikvaj historiaj urboj. Obninsk kaj Protvino estas urboj de sciencistoj pri nuklea fiziko.

Alfluantoj de Protva[redakti | redakti fonton]

Alfluantoj kun longeco pli ol 15 km[1]:

Nomo Longeco (km) Areo de baseno (kv.km)
Aloĵa (ruse Аложа) 25 188
Ugodka (ruse Угодка) 19 126
Luĵa (ruse Лужа) 159 1400
Borinka (ruse Боринка) 19 74,7
Isjma (ruse Исьма) 55 398
Meĵiĥa (ruse Межиха) 25 70,2
Berega (ruse Берега) 38 180
Pesoĉnaja (ruse Песочная) 17 51.2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]