Provinca Ŝoseo 2 (Provinco Bonaero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinca Ŝoseo 2
dual carriageway [+]

LandoArgentino


Provinca Ŝoseo 2 (Provinco Bonaero) (Tero)
Provinca Ŝoseo 2 (Provinco Bonaero) (Tero)
Vikimedia Komunejo:  Provincial Route 2 (Buenos Aires) [+]
vdr
Pagejoj (verde) kaj servejoj (blue) de la Aŭtovojo 2.

La Provinca Ŝoseo 2, Aŭtovojo 2 aŭ en hispana Ruta Provincial 2, Autovía 2 aŭ «Autovía Juan Manuel Fangio» estas rapida argentina ŝoseo kun dividita vojo 370 km longa (numeritaj el km 34 al km 404). Estis konstruita laŭ la vojo de la iama Nacia Ŝoseo n.° 2. Ekde 1990 estas sub la jurisdikcio de la Provinco Bonaero. Provinca leĝo markis tiun vojon kiel Autovía (aŭtoŝseo) Juan Manuel Fangio,[1] kvankam ĝi estas plej konata kiel La Ruta 2.

Ĝi etendas ekde la kuniĝo ĉe la provincaj ŝoseoj 1 kaj 36 kaj la Nacia Ŝoseo A004 ĉe Rotonda Juan María Gutiérrez kiu situantas ĉe la limo inter Juan María Gutiérrez (Berazategui) kaj Ingeniero Allan (Florencio Varela). Ĝi troviĝas supermetita ĉe ero de 6 km kun la Provinca Ŝoseo 36 ĝis El Pato, Partio Berazategui, kaj finas sian itineron ĉe la Nacia Ŝoseo 226, urbo Mar del Plata (Avenuo Luro).[2]

La Aŭtovojo 2 estis privatigita kaj posedas du pagejojn. Ĝi havas pli ol 30 servejojn, fiksajn telefonojn por urĝa komunikado kaj radiostacio el kiu oni informas pri la vojstato.[3][4]

Temas pri unu el la ŝoseoj kun plej granda kvanto de trafiko de la lando, ĉefe somere,[5][6] ĉar ĝi unuigas la ĉefurbon de Argentino kun la banloka urbo Mar del Plata kaj, pere de aliaj provincaj ŝoseoj, kun diversaj turismaj celoj de la bonaera Atlantika Marbordo.

Preskaŭ ĉiu interkruciĝoj kun la aŭtoŝoseoj estas krucoj samnivelaj, sen pontoj por permesi la separadon de trafiko. Estas ankaŭ malsamnivel kruco kun la Fervojo General Roca en rura zono kaj alia en zono urba.[7]

Vojo kaj koordenatoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de la Provincia de Buenos Aires, Ley 12.994, texto y fundamentos
  2. Dirección de Vialidad de la Provincia de Buenos Aires, 2007, Nuestras Rutas http://www.vialidad.gba.gov.ar/datos/nuestras_rutas/nuestras_index.htm Alirita la 23an de marto de 2008.
  3. https://web.archive.org/web/20120311180554/http://www.covisur.com.ar/Texto/datos.htm Datos, alirita la 25an de marto 2011, Covisur
  4. https://web.archive.org/web/20120311180558/http://www.covisur.com.ar/Texto/fm.html FM2, alirita la 2a de junio de 2011, Covisur.
  5. Dirección de Vialidad de la Provincia de Buenos Aires, 2010, Tránsito pasante Samborombón http://www.vialidad.gba.gov.ar/webabm/noticias/201010121620300.TMDA.rar Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6a de marto de 2011.
  6. Dirección Nacional de Vialidad, 2010, Información de tránsito de rutas nacionales http://transito.vialidad.gov.ar:8080/SelCE_WEB/intro.html Arkivigite je 2010-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de junio de 2011.
  7. Gutiérrez, Leandro http://www.cesvi.com.ar/revistas/r93/Relevamiento_MDP.pdf Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine 2007, Relevamiento de rutas - viajá seguro, alirita la 14an de junio de 2010, evista CESVI

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]