Provinco Ĉikugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Provinco Ĉikugo (筑後国 [Ĉikugo no kuni]) estis malnova provinco de Japanio en la regiono, kiu hodiaŭ estas la suda parto de la Gubernio Fukuoka, sur Kiuŝuo. Ĉikugo kuŝis apud la provincoj Hizen, Ĉikuzen, Bungo, kaj Higo.

La antikva provinca ĉefurbo lokiĝis en la moderna urbo Kurume, Fukuoka; en la epoko Edo la provinco estis dividita en du feŭdojn: la klano Taĉibana subtenis sudan feŭdon ĉe Janagaŭa, kaj la klano Arima subtenis nordan feŭdon ĉe Kurume.