Provinco Ŝinano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Ŝinano
provinco
Lando Japanio
Vikimedia Komunejo: Shinano Province
Mapo de la japanaj provincoj, ruĝe Ŝinano

Provinco Ŝinano (japane: 信濃国 [Ŝinano no kuni]), mallongigita ankaŭ Ŝinŝu (信州 [Ŝinŝū]) estis unu el la historioj provincoj de Japanio. Ĝi situis en la regiono de la nuntempa gubernio Nagano.

Ŝinano havis limojn kun la provincoj Eĉigo, Eĉĉu, Hida, Kai, Kozuke, Mikaŭa, Mino, Musaŝi, Suruga kaj Totomi.

La malnova ĉefurbo situis ĉe la nuntempa Macumoto. Pro sia grandeco, Ŝinano estis dum la epoko Sengoku ofte dividitaj en pluraj feŭdoj. Tial kreiĝis alliaj kastelurboj kiel Komoro, Ina kaj Ŭeda. Ŝinano estis unu el la potenccentroj de Takeda Ŝingen dum liaj militoj kontraŭ Ŭesugi Kenŝin kaj aliaj.

En 1871 post la restarigado Mejĝi la provinco estis dividita en la gubernioj Nagano kaj Ĉikuma. En 1876 oni reunuigis la du guberniojn al la nuntempa gubernio Nagano.

Dum la 2-a mondmilito la japana aviadila ŝipo Ŝinano estis nomita laŭ tiu provinco.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]