Saltu al enhavo

Provinco Buŝehro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Buŝehro
استان بوشهر
Provinco
provinco de Irano [+]

LandoIrano

ĈefurboBuŝehr
- koordinatoj29° N, 51° O (mapo)28.918450.8382Koordinatoj: 29° N, 51° O (mapo) [+]
Akvokolektejo22 743 km² (2 274 300 ha) [+]
Areo22 743 km² (2 274 300 ha) [+]
Loĝantaro1 163 400 [+] (2016)

ISO 3166-2IR-18 (IR-06 ĝis 2020)

Provinco Buŝehro (Tero)
Provinco Buŝehro (Tero)
situo de la provinco Buŝehro en Irano

Provinco Buŝehro (Irano)
Provinco Buŝehro (Irano)
DEC

Map
Provinco Buŝehro

Vikimedia Komunejo:  Bushehr Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
marbordo de la Persa Golfo en la urbo Buŝehr

La provinco Buŝehr (perse استان بوشهر, arabe محافظة بوشهر) aŭ plene esperantigite provinco Buŝehro[1] estas unu el la tridek unu provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Buŝehr; alia grava urbo estas Borazĝan. La provinco kovras areon de 22 743 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2011 havis 1 032 949 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la sudo de la ŝtato kaj sudokcidente havas vastan bordon al la Persa Golfo.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistas el naŭ distriktoj:

  • Buŝehr
  • Daŝtestan (Borazĝan)
  • Daŝti (Ĥormuĝ)
  • Dajjer
  • Dejlam
  • Genaveh
  • Jam
  • Kangan
  • Tangestan (Ahram)

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la loĝantoj de la persa bordo de la golfo, kiuj havas pli malhelan haŭtokoloron ol tiuj de la pli norda altebenaĵo, perse nomatas bandari, "havenuloj". Kiel en la provinco Hormozgan ili plejparte havas arabannigrulan devenon kaj apartenas al setliĝintaj familiaroj de eksaj nomadaj triboj. Multaj el iliaj tradicioj konserviĝis ĝis la nuntempo. La lokuloj plejparte parolas arabe kaj grandparte apartenas al la sunaisma islamo, parte ankaŭ dediĉas sin al la Zar-kulto devena el orienta Afriko.

Aparte la loĝantoj de la lokaj insuloj ĝis la nuntempo grandparte vestiĝas tradicie. La viroj portas longan veston kaj turbanon, la virinoj vastan pantalonon kaj sur tio kolorajn vestojn, krome ili tradicie portas koloran vizaĝan maskon el kapra ledo kun broditaj ornamaĵoj, kiu nur videbligas la okulojn kaj la buŝon.

La provinco en la esperantlingva Poŝatlaso de la mondo

[redakti | redakti fonton]

Konsiderante la fakton, ke vere tre limigita nombro de urboj ricevis esperantigon en la mapoj de la Poŝatlaso de la mondo, la elekto de esperantigitaj loĝlokoj en la provinco Buŝehro konsidereblas aparta honorigo. Tamen nun, pli ol 50 jarojn post la publikiĝo de la atlaso, eĉ ne eblas klare identigi iujn loĝlokojn, plej notinde iujn marbordajn urbojn en la atlaso nomitaj "Nabendo" kaj "Tahero". La urbo "Nabendo" klare notiĝas ĉe golfeto, kiu perse nomiĝas خلیج نایبند kaj internacie golfeto Najband/Nayband, sed urbo de iom simila nomo tie ne estas, kaj pri "Tahero", urbo de la golfeto ĉirkaŭ kvinonan vojon al la provinca ĉefurbo Buŝehro, eĉ entute ne estas ideo kiu irana urbo povus celiĝi.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Buŝehro" en la du-paĝa mapo 15.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]