Provinco Cibitoke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Burundi Cibitoke.png

Cibitoke estas nordokcidenta provinco de Burundo. La ĉefurbo nomiĝas same Cibitoke. La provinco limas al Ruando en la nordo kaj al la Demokrata Respubliko Kongo en la okcidento. La provinco havis en 2007 ĉ. 523.000 loĝantojn (takso) sur ĉ. 1636 km².

En la okcidento dominas tropika montara arbaro. En la nordo kaj okcidento troviĝas savano kun iom da arbaro. Cibitoke estas provinco kun multe da agronomio. Oni plantas kotonon, kafon, bananojn kaj arakidojn.

Ekzistas ses diversaj distriktoj: Buganda, Bukinanyana, Mabayi, Mugina, Murwi kaj Rugombo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Cibitoke