La Provinco Grandduklando Malsupra Rejno estis unu el komence dek Provincoj de Prusio, en kiujn la ŝtato Prusujo post la Viena Kongreso de 1815 estis subdividata per la dekreto pri plibonigota instalo de la provincaj administrejoj de la 30-a de aprilo1815. Kun la nun konata regiono Malsupra Rejno ĝi preskaŭ ne kongruis.
Sidejo de la provinca registaro de la provinco Grandduklando Malsupra Rejno estis Koblenco. Prezidantoj estis de 1815 ĝis la 28-a de marto1816 Johann August Sack kaj de 1816 ĝis la 27-a de junio1822 Karl von Ingersleben.
Georg Mölich/Veit Veltzke/Bernd Walter: Rheinland, Westfalen und Preußen - eine Beziehungsgeschichte, Aschendorff-Verlag Monastero, 2011, ISBN 978-3-402-12793-3