Saltu al enhavo

Provinco Herat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Herat
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco1 088 m [+]
ĈefurboHerato
- koordinatoj34° N, 62° O (mapo)3462Koordinatoj: 34° N, 62° O (mapo)
Akvokolektejo54 778 km² (5 477 800 ha) [+]
Areo54 778 km² (5 477 800 ha) [+]

Loĝantaro1 762 157 [+] (2012)
Denseco32,17 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-HER

Provinco Herat (Tero)
Provinco Herat (Tero)

Provinco Herat (Afganio)
Provinco Herat (Afganio)
DEC

Map
Provinco Herat
Vikimedia Komunejo:  Herat Province [+]
vdr

Herat, perse هرات, estas provinco (velajat) en la okcidento de Afganio en la valo de la rivero Hari Rud. La provinco limas okcidente al Irano kaj norde al Turkmenio. La provinca ĉefurbo estas la samnoma urbo Herat. La teritorio havas proksimume 1,8 milionojn da loĝantoj[1], kaj la plej multaj el ili etne konsideratas taĝikoj. La en la provinco parolata variaĵo de la persa lingvo tre simila al la dialekto parolata en la irana regiono ĉirkaŭ la urbo Maŝhado. Herat favore situas ĉe historiaj komercaj voroj inter Irano, Barato, Ĉinio kaj Eŭropo. La stratoj al Turkmenio kaj Irano daŭre konsideratas strategie aparte gravaj laŭ armea vidpunkto.

vendreda moskeo en Herat

En la antikva periodo la regiono nomiĝis Aria kaj loĝatis de samnoma irana popolo. Pli poste ĝi konkeriĝis fare de la persoj kaj iĝis parto de la Persa Imperio. Kune kun la resta imperio la regiono konkeriĝis fare de la armeo de Aleksandro la Granda. Kiam en la regiono venkis la islamo, Herat iĝis centro de la perse islama kulturo. Meze de la 19-a jarcento la regiono laŭ la britia-rusia rivaleco en Centra Azio iĝis konkeraĵo de la britoj kaj do iĝis parto de la brite dominita ŝtato Afganio. La teritorio de la provinco tiutempe pli grandis ol nuntempe kaj inkluzivis la tutan okcidenton de la nuntempa Afganio, ĉefe la nunajn provincojn Farah kaj Nimruz. Ekde tiam la teritorio estas parto de Afganio.

Distriktoj

[redakti | redakti fonton]
administraj distriktoj de la provinco Herat
  • Adraskan
  • Ĉiŝti Ŝarif (aŭ Chishti Sharif)
  • Farsi
  • Gorian (aŭ Ghorian)
  • Guzara
  • Gulran
  • Herat
  • Kohsan
  • Inĝil (aŭ Injil)
  • Karuĥ (aŭ Karukh)
  • Kuŝk (aŭ Kushk)[2]
  • Kuŝki Kohna (aŭ Kushki Kohna)
  • Obe
  • Paŝtun Zarhun (aŭ Pashtun Zarhun)
  • Ŝindand (aŭ Shindand)
  • Zinda Jan

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-10 .
  2. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Kuŝko" en la du-paĝaj mapoj 15 kaj 20.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]