Saltu al enhavo

Provinco Hormozgano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Hormozgano · بندر لنگه
Provinco
provinco de Irano [+]

LandoIrano

ĈefurboBandarabaso
- koordinatoj27° N, 56° O (mapo)27.188456.2768Koordinatoj: 27° N, 56° O (mapo) [+]
Akvokolektejo70 697 km² (7 069 700 ha) [+]
Areo70 697 km² (7 069 700 ha) [+]
Loĝantaro1 776 415 [+] (2016)

ISO 3166-2IR-22 (IR-23 ĝis 2020)

Provinco Hormozgano (Tero)
Provinco Hormozgano (Tero)
situo de la provinco en Irano

Provinco Hormozgano · بندر لنگه (Irano)
Provinco Hormozgano · بندر لنگه (Irano)
DEC

Map
Provinco Hormozgano · بندر لنگه
Vikimedia Komunejo:  Hormozgan Province [+]
vdr
portugala kastelo
la valo Ĥahkoŭh sur la insulo Keŝmo
suda marbordo de la insulo Kiŝ

La provinco Hormozgano - perse استان هرمزگان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Bandarabaso. La provinco kovras areon de 70 669 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 1 403 674 loĝantojn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Hormozgano situas en la sudo de Irano ĉe la Hormuza markolo. Ĝi estas la parto de Irano plej proksima al la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj.

Geografie ĝi konsistas plejparte el dezertosimilaj montoj kaj ekstreme humida kaj varmega marborda regiono. Multaj irananoj preferas la marbordon por la vintraj ferioj.

Ĉefurbo de Hormozgan estas Bandar Abas, la "Haveno de Abas". Pliaj gravaj urboj estas Bandar Lengeh, Haĝi Abad, Minab, Keŝm, Ĵasko, Bastak, Bandar Ĥamir, Gavbandi, Roŭdan kaj Abumusa.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistas el 10 distriktoj. Du el ili aldoniĝis nur post la censo de 2006: Baŝagard estis apartigita de distrikto Ĝask kaj Sirik de distrikto Minab. Krome Bastak, Haĝiabad, Ĥamir kaj Parsian estis kreitaj post la censo de 1996.

distrikto areo
en km²
loĝantoj
(2016)
Abu Musa 6 402
Bandarabaso 680 366
Bastak 80 492
Baŝagard 35 085
Haĝiabad 69 625
Ĥamir 56 148
Keŝmo 148 993
Lengo 159 358
Ĝask 58 884
Minab 259 221
Parsian 50 596
Rudan 124 522
Sirik 45 728

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La irana organizaĵo pri kultura heredaĵo en la provinco notas 212 lokojn de historia kaj kultura signifo. Interalie temas pri la sekvaj lokoj:

  • Emarat e Kolah Farangi, starigita dum la nederlanda okupo de la regiono
  • Berkeh haje Baran, tradiciaj akvo-stokejoj
  • Gele-dari, tradicia banloko
  • hinduisma templo en Bandar Abas
  • Latidan-ponto, starigita dum la regado de Ŝaho Abas la 1-a de Persio
  • Fekri-domo
  • Sadio-domo
  • portugala kastelo
  • insulo Keŝmo
  • Hara-mangrovarbaroj (biosfera protektejo de UNESKO)
  • insulo Kiŝ en la Persa Golfo
  • Geno, plia bio-sfera protektejo de UNESKO
  • diversaj varmaj fontoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]