Provinco Inhambane
| Provinco Inhambane | ||
|---|---|---|
| Provinco | ||
Flago | ||
| provinco de Mozambiko [+] | ||
| Lando | Mozambiko | |
| Ĉefurbo | Inhambane | |
| - koordinatoj | 23° S, 35° O (mapo)-2334.5Koordinatoj: 23° S, 35° O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 68 775 km² (6 877 500 ha) [+] | |
| Areo | 68 775 km² (6 877 500 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 1 496 824 [+] (2017) | |
| Denseco | 21,76 loĝ./km² [+] [+] | |
| Horzono | UTC+02:00 [+] | |
| ISO 3166-2 | MZ-I | |
![]() |
||
| Provinco Inhambane | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Provinco Inhambane, eventuale esperantigebla Inhambano,[1] estas provinco de Mozambiko situanta sur la marbordo en la suda parto de la lando. Laŭ la censo de 2017 en la provinco vivis 1 496 824 loĝantoj sur areo de 68 775 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². Dek jarojn antaŭe, en 2007, estis 1 304 820 homoj kaj ankoraŭ 10 jarojn pli frue, en 1997, estis 1 123 079.[2][3] La teritorio havas komunan limon kun provinco Gaza, provinco Manica kaj provinco Sofala.
La provinca ĉefurbo ankaŭ estas nomita Inhambane, Esperantigite Inhamban-urbo.
La klimato estas tropika ĝenerale, pli humida laŭlonge de la marbordo kaj pli seka landinternen. La marbordo havas kelkajn mangrovmarĉojn.
Inhamban-urbo ekzistis en la 10-a jarcento, kaj estis la plej suda haveno uzita fare de araboj por sklavkomerco. La regiono estis vizitita fare de Vasco da Gama en 1498, kiu rekviziciis Inhamban-golfo por la Portugala kolonia imperio. La portugaloj starigis faktorion en Inhambano en 1534.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La provinco estas la dua plej granda kultivisto de akaĵuoj (post Nampula), kaj ankaŭ produktas kokosojn kaj citrusfruktojn ( inspirante la plej faman poeton de Mozambiko Craveirinha por skribi de "La Bongustaj Mandarinoj de Inhambano" ). La longa marbordolinio subtenas multe da fiŝkaptado. La inhambana golfo-areo estas de iu intereso por turismo, kun kelkaj strandoj, kaj por unu el la lastaj postrestantaj populacioj de dugongo en Mozambiko.
Distriktoj de Inhambano
[redakti | redakti fonton]Urboj en Inhambano
[redakti | redakti fonton]Poŝtmarkoj kaj poŝta historio de Inhambano
[redakti | redakti fonton]Kun pluraj aliaj distriktoj de kolonia Mozambiko, la portugala registaro presis poŝtmarkojn specife por Inhambano dum pluraj jaroj. La unua seriero estis por la 700-a datreveno de Sankta Antonio de Padovo en 1895, la poŝtmarkoj estante tiuj de Mozambiko superstampitaj " CENTENARIO/DE/S. ANTONIO/Inhambane/MDCCĈCV". Tio estis daŭrigita en 1903 per regula serio havanta portreton de reĝo Karlo kaj subskribita " IMHAMBANE". Inter 1911 kaj 1917, revolucio en Portugala Reĝlando gvidis al serio de " REPUBLICA" superpremoj. Poste Inhambano revenis al la uzo de la poŝtmarkoj de Mozambiko.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Inhambano estas fama por sia muziko, speciale por la timbila ( ksilofona ensemblo ) de la Ĉopi-etno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 plej bone kun ekstervikipedia referenco
- ↑ Instituto nacia de statistiko, 29-a de decembro 2017, arkivigita en novembro 2022 (portugale)
- ↑ komparu ankaŭ la retejon citypopulation.de, detalaj provincaj ciferoj (angle kaj germane)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||






