Provinco Karagando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Karagando (kazaĥe: Қарағанды облысы) estas provinco de Kazaĥio. Ĝi havas 1.375.000 loĝantojn kaj la teritorio etendiĝas sur 428.000 km2, t.e. la plej granda provinco de la lando. Ĝia ĉefurbo estas Karagando, kun pli ol 437.000 loĝantoj.

La provinco estis loko kun intensa elfosado de karbo dum la epoko de Sovetio, kaj oni ankaŭ supozas ke en ĝi troviĝis pluraj gulagoj. Post la Dua Mondmilito, Stalino sendis multajn germanojn perforte al ĉi tiu loko.