Provinco Phuket

| Provinco Phuket | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Administra regiono | |||||
Flago | |||||
| provinco de Tajlando [+] | |||||
| |||||
| Lando | Tajlando | ||||
| Supermara alteco | 529 m [+] | ||||
| Ĉefurbo | Phuket | ||||
| - koordinatoj | 8° N, 98° O (mapo)7.8998.398333333333Koordinatoj: 8° N, 98° O (mapo) | ||||
| Plej alta punkto | Khao Mai Thao Sip Song [+] | ||||
| - alteco | 529 m [+] | ||||
| Akvokolektejo | 543,03 km² (54 303 ha) [+] | ||||
| Areo | 543,03 km² (54 303 ha) [+] | ||||
| Loĝantaro | 418 785 [+] (31-a de decembro 2021) | ||||
| Denseco | 771,2 loĝ./km² [+] [+] | ||||
| Guberniestro | ภัคพงศ์ ทวิพัฒน์ (Phakphong Thaviphat) | ||||
| Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 83 [+] | ||||
| ISO 3166-2 | TH-83 | ||||
![]() |
|||||
| Provinco Phuket | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La provinco Phuket (taje ภูเก็ต, [pʰūː.kèt], malaje Talang aŭ Tanjung Salang) estas provinco de Tajlando. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la provinco vivis 418 785 personoj sur areo de 543,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 771 loĝantoj/km². Administra centro estas la samnoma urbo Phuket.
La teritorio ampleksas la ankaŭ samnoman insulon Phuket (kies nomigon transprenis la urbo kaj la administra provinco) kaj plurajn ĉirkaŭajn insuletojn, kaj situas ĉe la okcidenta marbordo de la lando, borde de la Andamana Maro. Kvankam pro la insula situo la teritorio do havas neniun komunan limon kun alia provinco, tamen la kontinenta provinco Phang Nga norde estas la plej proksima kaj preskaŭ nomeblas najbara. Plej alta punkto de la provinco estas la monto Khao Mai Thao Sip Song kun supermara alteco de 529 metroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]







