Provinco Ruse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

La provinco Ruse - bulgare Област Русе (vidu la artikolon oblasto) - situas en la nordo de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 279 000 homoj, el kiuj pli-malpli 59 procentaĵoj vivas en la administra centro Ruse. La provinco kovras areon de 2 803 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 8 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo P (do "r").

La provinco norde bordigas fare de la rivero Danubo kaj tie limas al Rumanio. Laŭ la stato de 2010, la sola bulgaria ponto super la rivero Danubo situas en la provinca ĉefurbo: la Ponto de Amikeco (Giurgiu–Ruse)‎ ligas inter Ruse kaj Giurgiu en Rumanio.

la municipoj de la provinco