Provinco Salta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Salta
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Argentino [+]

LandoArgentino

Supermara alteco1 246 m [+]
ĈefurboSaltaurbo
- koordinatoj25° S, 65° U (mapo)-24.783333333333-65.416666666667Koordinatoj: 25° S, 65° U (mapo)
Plej alta punktoLlullaillaco [+]
Areo155 488 km² (15 548 800 ha) [+]

Loĝantaro1 333 365 [+] (2015)
Denseco8,58 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroJuan Manuel Urtubey

HorzonoUTC-03:00, Ameriko/Argentino/Salta [+]
ISO 3166-2AR-A

Provinco Salta (Tero)
Provinco Salta (Tero)
situo de la provinco en Argentino

Provinco Salta (Salta)
Provinco Salta (Salta)
DEC

Map
Provinco Salta

Vikimedia Komunejo:  Salta Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Urbo de Salta

Salta estas norda provinco de Argentino. Ĝia ĉefurbo estas Saltaurbo. En Salta troveblas allogaĵoj: riĉa folkloro kaj gastronomio, en kiuj intermiksiĝas tradicioj de praloĝantoj kaj hispanoj. Ĝi estas regiono de altkvalitaj vinoj. Tuta aro da antikvaj, pitoreskaj preĝejoj kaj kapeloj situas dise en la provinco. Estas taŭgaj lokoj por sportado, varmbanejoj kaj tri naciaj parkoj – du el ili por konservado de subtropika arbaro sur la orienta flanko de la Antaŭ-Andoj (El Rey kaj Baritú) kaj unu, kies ĉefa vegetaĵo estas kaktoj (Los Cardones).

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

LlullaillacoJujajjako estas dormanta stratovulkano ĉe la limo de Argentino (Salta Provinco) kaj Ĉilio. Ĝi kuŝas en la Puna de Atacama, nome regiono de tre altaj vulkanaj pintoj sur alta altebenaĵo ĉe la Atakama Dezerto, unu el la plej sekaj lokoj en la mondo. Ĝi estas la dua plej alta aktiva vulkano en la mondo post Ojos del Salado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]