Provinco Santandero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Santandero kadre de la antikva regiono Kastilio la Malnova.

La Provinco Santandero (hispane Provincia de Santander) estis provinco en Hispanio. Ĝi ekzistis inter la 30-a de novembro 1833 kaj la 30-a de januaro 1982. Ties ĉefurbo estis Santandero. Ĝi estis membro de la regiono Kastilio la Malnova. La provinco ampleksis la plimulton de teritorion nomitan Cantabria (Kantabrio)[1] kaj La Montaña[2] de siaj loĝantoj. De la 18-a jarcento, kantabroj klopodis krei propran politikan enton Provinco Kantabrio. Tiu provinco realiĝis en la 19-a jarcento, sed sub nomo Provinco de Santandero. Kvankam la administra nomo de la regiono estis tia, la loknomon Kantabrio oni plu uzis kaj oni refoje postulis ties oficialiĝon. La nomo de la provinco ŝanĝiĝis kiam ĝi iĝis aŭtonoma komunumo Kantabrio per aprobo de la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio en la 15-a de decembro 1981.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de municipoj de Kantabrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]