Turkistana provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Suda Kazaĥio (kazaĥe: Оңтүстік Қазақстан облысы), estas provinco de Kazaĥio. Ĝi estas la plej loĝata provinco de la lando kun 2.331.500 loĝantoj en 2008. La provinco etendiĝas sur 117.300 km2, ĝi estas la dua plej malgranda provinco de Kazaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Ŝimkento kun 630.300 loĝantoj. Ĝi estas la sola provinco kie la rusoj ne estas la unua aŭ la dua etna grupo laŭ nombro da loĝantoj. La unua plimulta etno estas la kazaĥoj kaj poste la uzbekoj.