Provinco Varna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

La provinco Varna - bulgare Област Варна (vidu la artikolon oblasto) - situas en la nordoriento de Bulgario, borde de la Nigra Maro. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 490 000 homoj, el kiuj pli-malpli 70 procentaĵoj vivas en la administra centro Varna. La provinca teritorio kovras areon de 3820 kvadrataj kilometroj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo B (do "v").