Saltu al enhavo

Provinco Yala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Yala
Administra regiono
Flago
provinco de Tajlando [+]

LandoTajlando

ĈefurboYala
- koordinatoj7° N, 101° O (mapo)6.54101.28111111111Koordinatoj: 7° N, 101° O (mapo)
Akvokolektejo4 521,08 km² (452 108 ha) [+]
Areo4 521,08 km² (452 108 ha) [+]

Loĝantaro538 602 [+] (31-a de decembro 2020)
Denseco119,13 loĝ./km² [+] [+]

Poŝtkodo95 [+]
ISO 3166-2TH-95

Provinco Yala (Tero)
Provinco Yala (Tero)

Provinco Yala (Tajlando)
Provinco Yala (Tajlando)
DEC

Map
Provinco Yala

Vikimedia Komunejo:  Yala Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

La provinco Yala (taje จังหวัดยะลา, mallonge ยะลา [JAla], malaje Jolor) estas provinco de Tajlando. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la provinco vivis 538 602 personoj sur areo de 4 521,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 119 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la provincoj Songkhla, Pattani, Narathivat kaj Perako - la lasta el tiuj jam situas en la sude najbara ŝtato Malajzio. Administra centro de la provinco Yala estas la samnoma urbo Yala.

La provinca teritorio situas en parte ebenaĵa, parte monteca tereno inter la Andamana maro kaj la golfo de Tajlando de la Sudĉina maro. La plej alta punkto de la montaro Sankalakhiri, la 1 533 metrojn alta montopinto Ulu Titi Basah (taje ฮูลูติติปาซา), estas sur la tajlanda/malajzia limo inter provinco Yala en Tajlando kaj Perako en Malajzio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]