Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La provinco enhavas la argentinan sektoron de la Granda Insulo de Fajrolando, krom la insulo Estados, la Malvinoj, Argentina Antarkta Teritorio, kaj insuloj de Suda Atlantiko.

Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko aŭ en hispana Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur estas la oficiala nomo de la provinco plej suda de Argentino, situanta en la patagonia regiono. Organizita dekomence kiel Nacia Teritorio de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko ĝis 1991, tiam akiris la kategorion de provinco.[1]

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Pingvenaro ĉe la Kanalo Beagle.
La agado de la ventoj formigas la arbojn de la areo.
  • Tierra del Fuego, FajrolandoFuegio: Fernão de Magalhães (1520) nomumis ĝin «Tero de la fajroj» kiam li vidis el sia ŝipo la fajrojn faritajn de la indiĝenoj onaojselknamoj.[2]
  • Ushuaia:

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la provinco estas komponita de la orienta parto de la Granda Insulo de Fajrolando, la insulo Estados kaj apudaj insuletoj de ambaŭ. La Granda Insulo limas norde kun la Magelana Markolo, komunikvojo inter la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kaj sude kun la Kanalo Beagle. La provincaj limoj etendiĝas al la Antarkta Argentino kaj Insuloj de Suda Atlantiko, inter la meridianoj 25°O kaj 74°O kaj la paralelo 50°S, kaj formas parton de la teritorio provinca grandaj etendoj maraj sur la Atlantiko.[3]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

En la sudokcidenta angulo, inter Ushuaia kaj la landlimo kun Ĉilio, estas la 63,000-hektaraj Parque Nacional Tierra del Fuego, nacia parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La argentina ĉeesto komenciĝis en la unua duono de la 19-a jarcento kiam provoj estis faritaj por sekurigi la argentinan teritorion armee kaj integrigi la indiĝenojn en la ŝtaton. Post 1880 ekzistis konstanta setlejo kiam punkolonio estis starigita en Ushuaia kaj la Rio-Grando sur la atlantika marbordo komencis aperi kiel komerca centro. De 1883 ĝis 1906 okazis orfebro kaj ĉirkaŭ la jaro 1900 ekprosperis ŝafbredado.  Ambaŭ lokoj restis sensignifaj, vilaĝetoj ĝis 1972, kiam la registaro transformis la areon, kiu tiam estis rekte administrita kiel nacia teritorio, en specialan ekonomian zonon. Kiel rezulto, la loĝantaro sesobliĝis inter 1970 kaj 2000 . En 1991 la areo iĝis sendependa provinco.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo estas Ushaia (38.000 enloĝantoj). La plej granda urbo estas Río Grande (60.000 enloĝantoj).

Politiko[redakti | redakti fonton]

La Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko estas regata ekde 2011 de Fabiana Ríos de la Partido Social Patagónico (Sociala Patagonia Partio aŭ Patagonia Sociala Partio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La provinco troviĝas dividita en 4 departementoj kaj uzas la sistemon de nepaudaj komunaj limaj teritorioj por siaj municipoj kaj komunumoj, pro kio ekzistas teritorioj neorganizitaj en spacoj inter ili, kaj povas ekzisti pli ol unu municipo aŭ komunumo por departemento. La kvar departementoj estas la jenaj:.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la provinco baziĝas ĉefe sur ŝafbredado kaj, ekde 1972, sur la elektronika kaj amaskomunikila industrio, kiu ekloĝis ĉi tie post kiam la provinco estis deklarita speciala ekonomia zono. Turismo ankaŭ estas grava, precipe en la regiono ĉirkaŭ Ushuaia proksime de la Kanalo Beagle.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Constitución Provincial. Legislatura Tierra del Fuego.. Arkivita el la originalo je 2009-11-09. Alirita 2014-03-01.
  2. http://historiadeamerica.wordpress.com/tag/estrecho-de-magallanes/ El origen del nombre “Tierra del Fuego”, alirita la 19an de februaro de 2010, Chapman, Anne, 14-10-2008, hispane
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-28. Alirita 2014-03-01.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlos Jorge Godoy Manríquez, (1998) (hispane). El gran libro de la Patagonia Argentina. I kaj II (1a eldono). Argentina: Planeta. ISBN 950-49-0015-1.
  • Canclini, Arnoldo (1984) (hispane). Ushuaia, 1884-1984 (1a eldono). ISBN 950-43-0183-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]