Provinco Salamanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco de Salamanca)
Provinco Salamanko
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboSalamanko
- koordinatoj41° N, 6° U (mapo)40.83-6Koordinatoj: 41° N, 6° U (mapo)
Plej alta punktoCalvitero [+]
Plej malalta punktoDoŭro [+]
Areo12 349 km² (1 234 900 ha) [+]

Loĝantaro333 603 [+] (2017)
Denseco27,01 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroFrancisco Javier Iglesias García

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo37 [+]
ISO 3166-2ES-SA

Provinco Salamanko (Tero)
Provinco Salamanko (Tero)

Provinco Salamanko (Provinco Salamanko)
Provinco Salamanko (Provinco Salamanko)
DEC

Map
Provinco Salamanko

Vikimedia Komunejo:  Province of Salamanca [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Collage provincia de Salamanca.jpg
Collage provincia de Salamanca

Provinco Salamanko (hispane Salamanca) estas provinco de Hispanio, ĉirkaŭ la samnoma urbo, situanta sudokcidente de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Leono. Ĝi estas unu el la naŭ provincoj kiuj kunformas tiun regionon. Ĝi limas norde kun la provinco de Zamoro, nordoriente kun tiu de Valadolido, oriente kun tiu de Avilo, sude kun tiu de Kacereso kaj okcidente kun Portugalio.

La geografia etendo estas de 12 336 km², pro kio ĝi estas la tria provinco de Kastilio-Leono post tiuj de Leono kaj Burgos. La averaĝa altitudo de la provinco estas de 830 m super marnivelo.

La klimato estas de tipo kontinenta, kun sekaj kaj malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La mezaveraĝa temperaturo estas de 3,7  en januaro kaj povas malsupreniri sub . Somere la mezaveraĝa temperaturo estas de 24,2  , kvankam ĝi povas atingi 35 °40  .

Aktuale 2009), la provinco enhavas 354 236 loĝantojn, el kiuj 155 740 (44 %) loĝas en la ĉefurbo, Salamanko, situanta ĉe la rivero Tormes.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Estas 362 municipoj en la provinco, el kiuj pli da duono havas malpli ol 300 loĝantojn (ĝi estas la dua provinco hispana laŭ nombro de municipoj, post Burgos). La municipoj plej loĝataj de la provinco estas, krom la ĉefurbo, Béjar, Ciudad Rodrigo, La Alberca, Santa Marta de Tormes, Peñaranda de Bracamonte, Guijuelo, Alba de Tormes, Vitigudino kaj Villares de la Reina.

Jurisdikciaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la kvin jurisdikciaj teritorioj (partido judicial) de la provinco Salamanko. El supra maldekstro laŭhorloĝe Vitigudino, Salamanko, Peñaranda de Bracamonte, Béjar kaj Ciudad Rodrigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]