Provincoj de Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekde la jaro 1999, la ŝtato Bulgario dividiĝas en 28 administrajn unuojn. Ili bulgare nomatas "области", oblasti; singulare "област", oblast. Tiu vorto de administra unuo, kutima ankaŭ en la ŝtata divido de Rusio, Belarusio, Ukrainio kaj Kirgizio, neologisme tradukeblas per "oblasto" aŭ ekvivalento (ekzemple en la germanan lingvon tradukatas Oblast), sed en Esperanto pli kutime nomatas aŭ provincoregionodistrikto. Ne jam regas unueco, kiel traduki la vorton al ne-slavaj lingvoj - eĉ en vikipedio ekzemple en la angla lingvo la unuoj de Bulgario jen nomatas "province" en artikolaj titoloj, kaj "district" en kategorionomoj de la vikimedia komunejo. Provizore, sekve de la lingvouzo pri Rusio kaj Ukrainio en la esperantlingvaj artikoloj uziĝas la traduko "provinco". La "oblast"oj de la jaro 1999 pli-malpli korespondas al la 28 "okrug"oj (distriktoj) kiuj en Bulgario ekzistis antaŭ la jaro 1987. Inter la jaroj 1987 kaj 1999, laŭ iniciato de la komunista administrado de la tiama ŝtatestro Todor Ĵivkov, la "okrug"oj estis kunigitaj al naŭ pli larĝaj "oblast"oj, sed en 1999 denove disigitaj.

Ĉiu "oblast"o estas nomata laŭ la urbo de sia centra administrejo. Speciala kazo estas la nacia ĉefurbo: la urbo Sofio konsistigas urban provincon, kaj la ĉirkaŭaĵo norde, oriente kaj sude de la urbo aldone konsistigas Sofian Provincon nomata laŭ la proksima nacia ĉefurbo, kvankam la urbo Sofio - kie situas la administrejo de la Sofia Provinco - ne estas parto de la teritorio de tiu provinco.

La provincoj plue dividiĝas en sume 260 municipojn ("община", obŝtina).

provinco loĝantaro (2005) kresko de loĝantaro (2004/2005) areo (km²) loĝdenso (/km²) municipoj
Blagoevgrad 334,907 -0.8% 6,478 51.70 14
Burgas 418,925 -0.2% 7,618 55.00 13
Dobriĉ 206,893 -0.8% 4,700 44.02 8
Gabrovo 135,780 -1.2% 2,053 66.96 4
Ĥaskovo 268,335 -0.7% 4,033 66.53 11
Jambol 147,906 -1.1% 4,209 35.14 5
Kardĵali 159,878 -0.7% 4,032 39.65 6
Kjustendil 154,468 -1.2% 3,027 51.03 9
Loveĉ 159,214 -1.3% 4,134 38.99 8
Montana 166,775 -2.0% 3,595 47.35 11
Pazardĵik 300,092 -1.0% 4,393 68.31 11
Pernik 142,251 -1.3% 2,377 59.84 6
Pleven 305,025 -1.5% 4,216 73.64 11
Plovdiv 707,570 -0.2% 5,973 118 18
Razgrad 140,743 -1.0% 2,648 53.15 7
Ruse 256,835 -0.7% 2,616 99.07 8
Silistra 135,701 -1.3% 2,862 47.41 7
Sliven 211,005 -1.0% 3,646 47.41 4
Smoljan 133,015 -1.5% 3,532 37.66 10
urbo Sofio 1,231,622 +1.0% 1,349 913 24
Sofia provinco 262,032 -1.1% 7,277 36.01 22
Stara Zagora 362,090 -0.5% 4,959 73.02 11
Ŝumen 199,577 -0.6% 3,365 59.31 10
Targoviŝte 136,806 -1.0% 2,735 50.02 5
Varna 457,922 -0.1% 3,819 120 12
Veliko Tarnovo 283,599 -0.5% 4,684 60.99 10
Vidin 117,809 -2.0% 3,071 39.11 11
Vraca 209,124 -1.7% 4,098 51.89 10

Historio

La naŭ grandaj "oblast"oj, kiuj ekzistis inter la jaroj 1987 kaj 1999 (vidu supre), listiĝas ĉi-sube - dekstre indikiĝas la 28 "okrug"oj de antaŭ 1987 respektive la 28 "oblast"oj de la nuna divido ekde la jaro 1999:

En 1987, la ĝistiame ekzistantaj 28 okrugoj estis transformitaj en 9 grandaj oblastoj. En 1999, la malnovaj okrugoj estis reenmetitaj, sed la nomo "oblast" restis. La 9 grandaj oblastoj estis listitaj sube, kun la antaŭ1987aj okrugoj post1999aj oblastoj enhavataj.

disdivido de Bulgario inter la jaroj 1987 kaj 1999
1987-1999
"oblast"o
nunaj teritorioj
Burgas Burgas, Sliven, Jambol
Ĥaskovo Ĥaskovo, Kardĵali, Stara Zagora
Loveĉ Gabrovo, Loveĉ, Pleven, Veliko Tarnovo
Montana Montana, Vidin, Vraca
Plovdiv Pazardĵik, Plovdiv, Smoljan
Razgrad Razgrad, Ruse, Silistra, Targoviŝte
urbo Sofio urbo Sofio
Sofia Blagoevgrad, Kjustendil, Pernik, Sofia provinco
Varna Dobriĉ, Ŝumen, Varna