Historiaj provincoj de Japanio
Antaŭ ol la nuntempa sistemo de gubernioj estis establita, la lando de Japanio estis dividita en kuni (japane 国, laŭvorte: lando), kutime konata en okcidentaj lingvoj kiel provincoj. Ĉiuj provincoj estis dividitaj en gun (郡, distriktoj).
Tiu provinca sistemo estis establita laŭ la antikva jurordo Ricurjo (japane 律令, lau transliterigo Hepburn ritsuryō). Ĝi validis ekde epoko de Nara ĝis komenco de epoko de Mejĝi. Tiuj provincoj estas nun nomataj Rjosejkoku (令制国 [rjōsei koku]) aŭ Ricurjokoku (律令国 [ricurjō koku]) en historiografio.
Antaŭ la fino de la 1880-aj jaroj, esence rezultigis la formado de la hodiaŭaj 47 gubernioj de Japanio, kies limoj koincidas kun tiuj de la malnovaj provincoj en multaj lokoj. Nur post ĉi tiu establigo de la gubernioj ili povis anstataŭigi la malnovajn provincojn kiel geografia referenckadro. Ĝis hodiaŭ, la provincoj ne estas aboliciitaj perleĝe, sed ili estas konsiderataj malaktualaj. Tamen, iliaj nomoj ankoraŭ ofte estas uzataj kiel parto de geografiaj nomoj, kompaniaj nomoj kaj varmarkoj.