Provoka agento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Provoka agento (ankaŭ Agent Provocateur [aˈʒɑ̃ pʀɔvɔkaˈtœʀ] el la franca) estas tiu persono, kiu volas provoki alian personon je kontraŭleĝa agado.

Provokan agenton uzas la ŝtato, ŝtata instanco por senvualigi kaŝitajn, malfacile pruveblajn krimagojn. Uzo de ŝtata provoka agento estas jure disputita.