Proza poemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Proza poemo estas formo de hibrida teksto kiu estas nek rakonto nek poemo en la tradicia senco, kio komplikas ĝian difinon. Oni konsideras, tamen, je ĝi konstituas unuon en literaturo. Tiu proza poemo povas havi elementojn de rakonto aŭ de aliaj prozaj , ĉefe ĉe la strukturo, kaj de poezio, ĉefe ĉe la enhavo. La ĉefaj fontoj de konfuzo ŝajne estas jenaj:

  1. La identigo de tiu ĝenro kun la formo de la libera verso, vidu ĉe Walt Whitman;
  2. La identigo de tiu ĝenro kun la antikva lirika ĝenro (diferenca de dramo kaj epopeo), vidu ĉe Hölderlin kaj Novalis;
  3. La identigo de tiu ĝenro kun la traduko aŭ transkribado de verkoj de folkloro aŭ arkaikaj (ekzemple ĉe partoj de la Biblio, pseŭdo Ossian) kiuj por la leganto partoprenas de la elvokiva kaj pitoreska forto de la poezia lingvaĵo, vidu Macpherson kaj Christian Andersen;
  4. La identigo de tiu ĝenro kun la reveno al temoj de la ĉiutageco en poezio kaj ties vortotrezoro, vidu Heine kaj Baudelaire.

La proza poemo havas sian devenon en la poezia prozo. La poezia prozo tamen plue estas prozo, nome suplementa rimedo de la verkisto aŭ stila markilo, sen formi tamen vera poemo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]