Saltu al enhavo

Prunkrona papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prunkrona papago

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Pionus
Wagler, 1832
Specio: Prunkrona papago, P. tumultuosus
(Tschudi, 1844)
Pionus tumultuosus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

P. tumultuosus tumultuosus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Prunkrona papago (Pionus tumultuosus, laŭ kio Tumulta papago (alude al la voĉo)), estas unu el ok specioj de papagoj en la genro Pionus en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas loĝanta reproduktanta specio en suda Peruo kaj okcidenta Bolivio.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la Prunkrona papago ne estas definitiva. La Internacia Ornitologia Komitato kaj la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World konsideras ĝin plena specio.[1][2] La Sudamerika Klasiga Komitato de la Usona Societo de Ornitologoj (SACC) kaj la Taksonomio Clements traktas ĝin kaj la Blankafrunta papago (P. seniloides) kiel subspecio de Makulvizaĝa papago laŭ la duvortan nomon P. tumultuosus.[3][4] La SACC malakceptis disigi la Makulvizaĝan papagon en 2005, sed agnoskis, ke studo de 2007 sugestas, ke la disigo estas valida.[5][6][3]

Prunkrona papago en nubarbaro apud Roka Koko, Peruo

La prunkrona papago estas 29 ĝis 30 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 229 g. La frunto kaj krono de plenkreskuloj estas prunkoloraj kaj la cetero de ilia vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas obtuze violaj kun prunrozaj makuletoj. Iliaj dorso, flugiloj kaj ventro estas verdaj. Iliaj subvostaj kovriloj kaj la bazo de ilia vosto estas ruĝaj; la cetero de ilia vosto estas verda kun iom da bluo sur la eksteraj plumoj. Ilia beko estas palflaveca kornokolora, iliaj irisoj malhelaj kun grizeca haŭto ĉirkaŭ ĝi, kaj iliaj kruroj kaj piedoj grizaj. Nematuraj birdoj havas brunverdan kronon kaj bruston, blankajn makuletojn (lentugecajn) sur siaj orelkovriloj kaj flavecverdajn subvostajn kovrilojn.[7]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La prunkrona papago troviĝas sur la orienta flanko de la Andoj ekde la Departemento Huánuco en centra Peruo orienten tra Bolivio ĝis la Departemento Santa Cruz. Ĝi loĝas en humidaj subtropikaj arbaroj kaj nebularbaroj, precipe areoj kun bambuo, kaj ankaŭ vizitas proksimajn agrikulturajn areojn. En alteco ĝi plejparte troviĝas inter 2 000 kaj 3 300 m.[7]

La Prunkrona papago estas iom nomadaj.[7]

Oni konas malmulte pri la manĝokonduto aŭ dieto de la prunkrona papago. Oni scias, ke ĝi manĝas fruktojn; oni identigis fruktojn de Turpinia paniculata kaj membrojn de la familio Kluziacoj. Ĝi manĝas ankaŭ en maizkampoj.[7]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la prunkrona papago reproduktiĝas en novembro kaj decembro. Ĝia reprodukta biologio en naturo ne estas konata; en kaptiteco ĝia ovodemetado estas kvar ovoj kaj la kovada periodo estas de ĉirkaŭ 26 tagoj. En naturo oni supozas, ke ĝi nestas en arbaj kavaĵoj kiel aliaj inoj de sia genro.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. HBW and BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 7a. Disponebla ĉe Alirita la 13an de Decembro, 2022
  3. 1 2 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. retrieved 30a de Januaro, 2023
  4. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el Alirita la 10an de Novembro, 2022
  5. . Split Pionus seniloides from Pionus tumultuosus. South American Classification Committee (Majo 2005). Alirita 27a de Februaro, 2023 .
  6. (2007) “The assembly of montane biotas: linking Andean tectonics and climate oscillations to independent regimes of diversification in Pionus parrots”, Proceedings of the Royal Society B 274 (1624), p. 2399–2408. doi:10.1098/rspb.2007.0613.
  7. 1 2 3 4 5 Collar, N., J. del Hoyo, P. F. D. Boesman, G. M. Kirwan, kaj A. Bonan (2022). Speckle-faced Parrot (Pionus tumultuosus), versio 1.1. En Birds of the World (B. K. Keeney, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 27an de Februaro, 2023
  • Hoppe, D., 2007: Ribeiropapagei – ein neuer Name für die Gelbbauchamazone. Gefiederte Welt, Vol. 131, pp. 173–176 + 210–213.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]