Prunus serrulata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana ĉerizo
Japana ĉerizo (Prunus serrulata)
Japana ĉerizo (Prunus serrulata)
Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Subfamilio: Prunoideae
Genro: Prunus
Subgenro: Cerasus
Prunus serrulata
Lindl., 1830
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floroj de Prunus serrulata (sin. Cerasus serrulata Loudon) ankaŭ nomata Japana ĉerizo, Monteta ĉerizo, Orienta ĉerizoAzia ĉerizo
Floroj de Prunus serrulata (sin. Cerasus serrulata Loudon) ankaŭ nomata Japana ĉerizo, Monteta ĉerizo, Orienta ĉerizoAzia ĉerizo'
Floroj de Prunus serrulata (sin. Cerasus serrulata Loudon) ankaŭ nomata Japana ĉerizo, Monteta ĉerizo, Orienta ĉerizoAzia ĉerizo'
Floroj de Prunus serrulata (sin. Cerasus serrulata Loudon) ankaŭ nomata Japana ĉerizo, Monteta ĉerizo, Orienta ĉerizoAzia ĉerizo'

Prunus serrulata (sin. Cerasus serrulata (Lindl.) Loudon) ankaŭ nomata Japana ĉerizo, Monteta ĉerizo, Orienta ĉerizoAzia ĉerizo estas specio de ĉerizarbo, kiu kreskas native en Japanio, Koreio kaj Ĉinio.

Ĝi estas malgranda falfolia arbo kun mallonga trunko kaj densa krono. La krusto estas malhele bruna kun rimarkeblaj horizontalaj lenticeloj. La folioj estas konsekvence aranĝitaj, simplaj, ovale-lancetoidaj, 5–13 cm longaj kaj 2.5-6.5 cm vastaj, kun mallonga stikaĵo kaj dentitaj aŭ duoble-dentitaj ekstremaĵoj. En malfrua aŭtuno verdaj folioj iĝas flavaj, ruĝaj aŭ skarlataj. La floroj kreskas en infloreskoj de 2 ĝis 5. En natura vario ili estas kvinpetalaj, blankaj aŭ pale rozkoloraj. Kutime floroj aperas printempe, iom pli frue aŭ samtempe kun la folioj. La frukto estas ronda drupo, tre malhele ruĝa aŭ nigra je koloro, kun diametro de 8–10 mm.

Kultivado kaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Prunus serrulata estas kutime kultivata kiel dekora planto ambaŭ en sia natura arealo kaj en aliaj regionoj de modera klimato. Ekzistas multaj kulturvarioj, inkluzive tiuj kun duoblaj floroj - t.e. kun stamenoj anstataŭigitaj per aldonaj petaloj.

Kutime en kultivado en Eŭropo kaj Norda Ameriko ĝi estas greftata al radikoj de kutima eŭropa ĉerizo Prunus avium. La kulturvarioj plej ofte estas nefekundaj kaj ne produktas fruktojn, do, estas nur vegetative reprodukteblaj.

Prunus serrulata estas unu el specioj de sakuro, kutime rigardataj en japana tradicio de hanami kaj ankaŭ dum sakuraj festivaloj en aliaj landoj.

Varioj kaj kulturvarioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ biologio kaj arealo, ekzistas kelkaj varioj:

  • Prunus serrulata var. serrulata (syn. var. spontanea). Japanio, Koreo, Ĉinio.
  • Prunus serrulata var. hupehensis (Ingram) Centra Ĉinio.
  • Prunus serrulata var. lannesiana (Carrière) Makino (syn. Cerasus lannesiana Carrière; Prunus lannesiana (Carrière) E. H. Wilson). Japanio.
  • Prunus serrulata var. pubescens (Makino) Nakai. Koreo, nord-eosta Ĉinio.
  • Prunus serrulata var. spontanea (Maxim.) E. H. Wilson (syn. Prunus jamasakura Siebold ex Koidz.)

Gravaj kulturvarioj estas:

  • Prunus serrulata 'Amonogawa' aŭ Kolumna ĉerizo. Kreskas en preskaŭ kolumna formo. Kvazaŭ-duoblaj, pale rozkoloraj floroj.
  • Prunus serrulata 'Kanzan'. Rozkoloraj duoblaj floroj. Folioj estas bronzkoloraj kiam ili unue aperas, iĝas verdaj pli malfrue en somero. En anglalingva literaturo kutime estas fuŝe nomata "Kwanzan".
  • Prunus serrulata 'Kiku-shidare'. Ploranta Ĉerizo de Cheal. Branĉoj estas pendantaj, kiel en ploranta saliko. Floroj duoblaj, rozkoloroj. Kutime ne vivas longe.
  • Prunus serrulata 'Shirofugen'. Duoblaj floroj, de intentse rozkoloraj ĝis blankaj.
  • Prunus serrulata 'Shirotae', Fuĵi-ĉerizo. Tre malalta, vasta krono kun preskaŭ hosizontalaj branĉoj. Pure blankaj kvazaŭ-duoblaj floroj.
  • Prunus serrulata 'Tai Haku', Granda Blanka Ĉerizo. Unuopaj blankaj floroj, tre grandaj (ĝis 8 cm je diametro). Ĵusaperantaj folioj bronzkoloraj.
  • Prunus serrulata 'Ukon'.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]