Príkra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Príkra
hungare: Meredély, rutene: Прикра
municipo
Vido al Príkra
Blazono
Oficiala nomo: Príkra
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo Makovica
Montaro Malaltaj Beskidoj
Situo Príkra
 - alteco 347 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 42″ N 21° 44′ 26″ O / 49.36167 °N, 21.74056 °O / 49.36167; 21.74056 (mapo)
Areo 9,3288 km² (932,88 ha)
Loĝantaro 12 (31.12.2010)
Denseco 1,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1618
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 090 05
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 527734
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Príkra
Portalo pri Slovakio
Príkra - municipo kun tipa laŭroja konstruaĵaro
Príkra vintre
Preĝejo en Príkra
Preĝejo en Príkra

Príkra (hungare Meredély [meredEj], rutene Прикра [prikra]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Príkra situas laŭ la pola landlimo (sen trapasejo), sur deklivoj, fine de sakovojo el Bodružal. Svidník troviĝas je 19 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1618 en formo "Prikra". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1787 78 vilaĝanoj loĝis en 11 domoj, en 1828 143 vilaĝanoj en 19 domoj. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Prikra, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Meredély 107 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1922 la arbaristoj strikis. En 1939 slovakaj soldatoj komencis okupi Pollandon el tiu vilaĝo. En 1944 pro la bataladoj la loĝantoj multe suferis. En 2001 vivis en Príkra nur 7 homoj, (ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]