Psalmo 110

El Vikipedio, la libera enciklopedio

1 Psalmo de Davido 110. La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. –

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo, kiel roso, mi vin generis. –

4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. –

5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero. 6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene de kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.

[1]

La Psalmo 110 (en la greka numerado de Septuaginto ĝi okupas la postenon 109-an) estas unu de la kolekto de 150 Psalmoj kaj de la juda Tanaĥo kaj de la kristana Malnova Testamento. Ĝi estas foje indikata ankaŭ per la komencaj vortoj: Dixit Dominus (Diris la Sinjoro) ekzemple en Dixit Dominus (Handel)..

La ĉfaltaro de domenikanoj de Friesach, en Aŭstrio : Abraham renkontas Melkisedek.

Ĝi apartenas al la grupo de la reĝaj kaj surtronigaj psalmoj kaj elstaras per aparta gravo pro la mesia nova interpreto farita en la Nova Testamento.

Dekomenca kompilado[redakti | redakti fonton]

Tiu psalmo estas tradicie atribuata al reĝo Davido. Ĝi portas la titolon: "De Davido. Psalmo". La atribuado al Davido apogiĝas nur sur la kolekto de la psalmaro. La sola konfirmo ekster al la antikva testamento troviĝas en la Evangelioj kiuj, tamen, dateblas ĉe la fino de la 1-a jarcento, nome multaj jarcentoj post ĝia kompilado de la psalmisto. Eblas supozi, ĉiukaze, ke ĝi estis kompilita por kelka aparta datreveno, ekzemple, por celebri venkon. La vortoj de la psalmo, aliflanke, nek permesas dedukti pri kiu okazo aŭ ceremonio temas kaj nek pri kiu specifa celo oni ĝin kompilis. La unuaj versegoj recitas:

1 La Eternulo diris al mia sinjoro:
Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La problemo de la interpreto kiun tiu versego alestigas koncernas la identigon de la du Sinjoroj, aparte de la dua. De la unua la identigo estas Dio, kiu metas liajn malamikojn subjugen de la alia Sinjoro. Pri la dua oni povus pensi ke temus pri la reĝo (se oni hipotezas, tial, ke la versegoj estu interpretendaj tiele: Aŭtoritata vorto (de Dio) al la reĝo: Sidu ĉe mia dekstra flanko, ktp..."). Tamen, pri la dua Sinjoro, la psalmo diras, tuj pliposte:

4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek.

Laŭ la judaj kutimoj, la reĝo havis neniun prerogativon sacerdotecan, tial la versego ne celas reĝon Davidon aŭ alian reĝon komunsencan. Pro tiuj konsideroj, ekde la epokoj antaŭkristanaj enŝoviĝis la konvinko ke la psalmo eniras la sferon de la bibliaj tekstoj aludantaj al la estonta Mesio.

Pormesia legado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la mesia interpreto, la dua Sinjoro, de la psalma himno estas ĝuste la Mesio. La du frazoj ĵus cititaj al li, fakte, kombiniĝas perfekte: certe li sidos dekstre de Dio kaj certe li estos tenanto de aparta sacerdoteco. La komenca momento de tiu interpreto ne estas konata: povus esti, kiel fundamento de la psalmo mem, esprimitaj konvinkoj de la aŭtoro mem (nome ĝi reflektas la konsciajn intencojn de la aŭtoro), aŭ reeĥo pri la sintenoj de la tempo de la juda monarĥio. Oni certe scias ke tia estas la interpreto de la antikva judismo de antaŭ la naskiĝo de Kristo kaj ke ĝi antaŭas la identigon kun Kristo mem de la "dua Sinjoro" farita de la Evangelioj.

Interpreto de la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La Nova Testamento relegas la psalmon identigante la "duan Sinjoron" kun Jesuo Kristo kiu estas anoncata de la Evangelioj kiel la atendita Mesio kaj la realiganto de la promesoj faritaj de Dio al la antikva Izraelo.

En la Evangelio laŭ Mateo, Jesuo citas tiun psalmon por pruvi la dian naskiĝon de la Mesio; Jesuo petis fariseojn:

42 dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David. 43 Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo? 46 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.(22,41-46)

La epizodo rakontita de Mateo enŝoviĝas en tiun unuan parton en kiu Jesuo ankoraŭ publike ne sciigis ke mem estas kaj la Mesio (kiu estas homo) kaj Dio mem, spite de sia kompleta riveliĝo al la plej strikta grupo de la intimuloj. La publika proklamado de sia mesieco kaj, precipe, de sia dieco okazos en dua momento, kaj okazigos unue disputojn kun la judoj kaj provojn de linĉado rakontitajn en la Evangelio laŭ Johano. Jesuo, per tiu frazo, ne reelvokas, tial, kroman gravan versegon de tiu psalmo, kiu diras:

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo (aliaversio: inter sanktaj briloj).
De la komenco de matenruĝo, kiel roso, mi vin generis.

Per tiu versego, en kiu la "unua Sinjoro", nome Dio, asertas ke mem generis la "duan Sinjoron" kaj ke mem tion faris en "tago de sia potenco" kaj plue "inter sanktaj briloj", estas, laŭ la kristana interpreto, indicanta ke la "dua Sinjoro" ne nur estas la filo de la unua. sed ke temas pri naskiĝrilato reala ne simbola, se konsideri ke la potenco elvokata de la psalmisto estas atribuata al la filo kaj vidita en aparta glora kunteksto, tiu de la sankteco. Alivorte, la "dua Sinjoro" ne estas, laŭ tiu interpreto, simple la Mesio, sed ĝuste Dio mem, la persono de Dio mem.

Kiel oni povas rimarki, Jesuo adheras al la tradicia ideo laŭ kiu Davido estas la aŭtoro de la psalmo. Estas tiu la sola konfirmo "deekstere" de la Malnova Testamento rilate la aŭtoron. Kun tio, krome, estas konfirmite ke almenaŭ epoke de Jesuo kuris la opinio ke la aŭtoro estis Davido (alikaze logikas pensi ke la fariseoj, polemikantaj kontraŭ Jesuo, estus obĵetintaj ke temas pri aŭtoro "ne inspirita").

En la Agoj de la Apostoloj,Sankta Petro, en sia unua parolado. atestas la resurekton de Jesuo kaj Lian ĉieliron citante la vortojn de tiu psalmo:

32 Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj. 33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion ni vidas kaj aŭdas. 34 Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro; Sidu dekstre de Mi, 35 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.!

Tiu psalma frazo estos reprenita de la Epistolo al la Hebreoj por indiki la superecon de Jesuo Kristo kompare kun la anĝeloj: “Al kiu el la anĝeloj li iam ajn diris: La Eternulo diris al mia sinjoro:

Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. (Agoj, 113)

La sama letero al la Hebreoj, por ilustri la superecon de la sacerdoteco de Jesuo kompare kun tiu juda, citas tiun psalmon (110): 5 Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis; 6 kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. 7 En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, 8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; 9 kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; 10 nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.(5,5-10).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Latine (de la Vulgato: Dixit Dominus Domino meo: sede a dextris meis. Donec ponam inimicos tuos scabellum pedum tuorum. Virgam virtutis tuae emittet Dominus ex Sion: Dominare in medio inimicorum tuorum! Tecum principium in die virtutis tuæ in splendoribus Sanctorum ex utero ante luciferum genui te. Juravit Dominus et non pænitebit eum: Tu es sacerdos in æternum secundum ordinem Melchisedech. Dominus a dextris tuis: Confregit in die iræ suæ reges. Judicabit in nationibus, Implebit ruinas conquassabit capita in terra multorum. De torrente in via bibet, propterea exaltabit caput. Greke: ΕΙΠΕΝ ὁ Κύριος τῷ Κυρίῳ μου• κάθου ἐκ δεξιῶν μου, ἕως ἂν θῶ τοὺς ἐχθρούς σου ὑποπόδιον τῶν ποδῶν σου. 2 ράβδον δυνάμεως ἐξαποστελεῖ σοι Κύριος ἐκ Σιών, καὶ κατακυρίευε ἐν μέσῳ τῶν ἐχθρῶν σου. 3 μετὰ σοῦ ἡ ἀρχὴ ἐν ἡμέρᾳ τῆς δυνάμεώς σου ἐν ταῖς λαμπρότησι τῶν ἁγίων σου• ἐκ γαστρὸς πρὸ ἑωσφόρου ἐγέννησά σε. 4 ὤμοσε Κύριος καὶ οὐ μεταμεληθήσεται• σὺ ἱερεὺς εἰς τὸν αἰῶνα κατὰ τὴν τάξιν Μελχισεδέκ. 5 Κύριος ἐκ δεξιῶν σου συνέθλασεν ἐν ἡμέρᾳ ὀργῆς αὐτοῦ βασιλεῖς• 6 κρινεῖ ἐν τοῖς ἔθνεσι, πληρώσει πτώματα, συνθλάσει κεφαλὰς ἐπὶ γῆς πολλῶν. 7 ἐκ χειμάρρου ἐν ὁδῷ πίεται• διὰ τοῦτο ὑψώσει κεφαλήν.

Liturgia uzo[redakti | redakti fonton]

La psalmo 110 (109) estas kantata aŭ recitita ĉiam en dimanĉaj vesproi laŭ la katolika liturgio. Ĝi aperas ankaŭ en Dixit Dominus (Handel).

Esteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]