Psaltero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Psalterio en "porkokapa" formo
Psalterio en "flugila" formo (el mezepoka manuskripto de abatino Kunigunde, 1319-1321)

Psalterio[1] (de la malnovgreka vorto psallo, „pluki kordon“) laŭ PIV estas "hebrea kordinstrumento, simila al citro, sed kun supra resonkesto". El la praformo, evoluis la moderna popolmuzika citro (germane kaj angle Zither), kaj ankaŭ la harpo estis influita de ĝi. La resonkesto de psalterio plej ofte havas formon trapezanrektangulan, sed historie ankaŭ ekzistis en "porkokapa"[2] kaj "flugila" formo. Ofte la instrumento estis dekoraciita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La psalterio originis en la kultura zono de okcidenta Azio, aparte de la hebreoj kaj ĉirkaŭaj kulturoj. Kiam en Eŭropo dum la mezepoko ekestis kulturo de instrumenta muziko, la psalterio komence de la 14-a jarcento laŭ la multaj tiutempaj bildigoj havis fundamentan rolon.

La muzikila korpo povas havi multajn formojn: psalterio foje estas simpla triangulo, trapezo aŭ duontrapezo, ĝi povas havi "korpokapan", "flugilan" aŭ rektangulan formon. La lasta formo jam ĉirkaŭ la jaro 1450 ricevis aldonan klavaron kaj evoluis ĝis la muzikilo klaviceno. Konfuzige por la pentristoj de la 14-a kaj 15-a jarcento estis, ke inter la psalteriaj muzikistoj ekestis la kutimo ne nur pluki la kordojn per la fingroj aŭ per plektro el metalo aŭ ligno, sed ankaŭ ekbati la kordojn per maleetoj(psalterioj luditaj per maleetoj bezonis pli da interspaco inter la unuopaj kordoj, kaj ofte en pentraĵoj aperis muzikistoj maleete batantaj instrumenton, kies kordoj tro proksimis unuj al la aliaj, kaj nur taŭgis por plukado.

Fine de la mezepoko la instrumento eksmodiĝis. Tamen ĉirkaŭ la jaro 1700 ĝi sub la nomo Salterio en Italio ankoraŭ havis renaskiĝon: Tiu formo de la muzikilo klare estis dezajnita por batado per maleetoj, do ĝi havis kompare vastajn interkordajn spacojn, sed tamen kutime estis plukita per ringoformaj plektroj.

Moderna revivigo de la psalterio estas la "arĉa psalterio", kies kordoj ne estas vibrigataj kaj sonigataj per plukado aŭ batado, sed per frotado fare de arĉo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ NPIV
  2. Ulrich Michels: dtv-Atlas zur Musik (germane), volumo 1, paĝo 35, eldonejo dtv, Munkeno 1977, ISBN 3-423-03022-4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolojn pri zimbalono, la ĝenerala grupo de muzikiloj batataj per maleetoj, inkluzike de la teksto pri jangĉino, ĉina formo de zimbalono,
  • kaj pri la moderna formo de citro, muzikilo aspekte simila al zimbalono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]