Psikoza depresio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F32.3 Psikoza depresio
vdr

Psikoza depresio aŭ pli formale forta depresia epizodo kun simptomoj de psikozo estas formo de depresio kiu povas enhavi simptomojn kaj terapiojn signife malsamajn de fortaj depresiaj epizodoj sen psikozaj simptomoj. Psikozaj depresioj estas taksataj trafi proksimume 0,4 procentaĵojn de la monda loĝantaro (aŭ 1 homon el 250).

La Klasifiko Internacia de Malsanoj (mallonge esperante KIMangle ICD, en la aktuala 10-a eldono) de la Monda Organizaĵo pri Sano notas la malsanon per la kodo "F32.3". Kadre de la psikiatria klasifiko ĝi membras en la grupo de afekciaj malsanoj.

La gvidaj simptomoj de psikoza depresio unuflanke estas ĉiuj simptomoj de forta depresia epizodo, do grava malespero, perdo de la memfido, sentoj de persona senutilo aŭ ŝuldo kaj en aparte fortaj kazoj ankaŭ la emo sinmortigi. Por la bildo de psikoza depresio duaflanke aldoniĝas aŭ halucinoj, paranojoj aŭ depresia senmoviĝo (latine nomata stupor). La paranojaj pensoj kutime inkluzivas ideojn de pekiĝo, de drasta malriĉiĝo aŭ de tuj venonta katastrofo, por kiu la koncerna persono povas senti personan respondecon. Aŭdaj halucinoj kutime estas difamantaj aŭ akuzantaj voĉoj, flaraj halucinoj kutime la percepto je odoroj de putrado, ekzemple putranta viando. Forta mova bremsiĝo povas fortiĝi ĝis depresia senmoviĝo (tiun senmoviĝon necesas diferencigi de katatona skizofrenio, de disociativa senmoviĝo kaj kompreneble ankaŭ de ĉiuj ne-psikaj malsanoj kiuj povas kaŭzi senmoviĝon).

Psikozaj depresioj kutime aperas en epizodoj, do paŭzas inter tempe difinitaj fazoj de drasta malsano, sed ili ankaŭ povas ekzisti en daŭra, kronika formo. La malsano havas unikajn biologiajn karakterizaĵojn, kiuj gvidis al novaj terapioj. Dum la lastaj jardekoj psikozaj depresioj ofte terapiiĝis per kombino de kontraŭdepresiaj kaj kontraŭpsikozaj medikamentoj, sed medicinaj esploristoj evoluas novajn medikamentajn terapiojn kiuj aliras la patofiziologion de la malsano pli rekte – ekzemple per medikamentoj el la grupo de glukokortikoidaj antagonistoj kiel la substanco "mifepristono".