Psittacula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Psittacula
Psittacula krameri manillensis en Asamo, Barato.
Psittacula krameri manillensis en Asamo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittaculidae
Genro: Psittacula
Cuvier, 1800
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ringopapagojringaj papagoj (Psittacula) estas genro de veraj papagoj el familio Psittaculidae. La papagoj el tiu ĉi genro estas mezgrandaj birdoj kun ĉefe verda plumaro. La beko estas fortika, kaj la vosto estas longa kaj gradigita. Plenkreskuloj de ĉiu el la specioj havas kolorajn kapojn kaj rimarkeblan ringon aŭ "kolumon" sur la kolo kiu donis al la genron ĝian kutiman nomon.

Ili troviĝas el Afriko al Sudorienta Azio. Ili estas oftaj en birdobredado kaj temas pri disvastigita grupo, kun klara koncentrado de specioj en Suda Azio, sed ankaŭ kun reprezentantoj en Afriko kaj en la insuloj de Hindia Oceano. Tiu estas la nura genro de papagoj kiu havas majoritaton de specioj en kontinenta Azio. El ĉiuj vivantaj specioj nur Psittacula calthropae, Psittacula caniceps kaj Psittacula echo ne havas reprezentantan subspecion en ajna parto de kontinenta Azio. La Kolumpapago, Psittacula krameri, estas unu el la plej amplekse distribuataj el ĉiuj papagoj.

La genro Psittacula estis difinita de la franca naturalisto Georges Cuvier en 1800.[1] La tipa specio estis poste nomita rozbrusta ringopapago.[2] La nomo de la genro estas diminutivo de la Latina vorto psittacus signifanta "papago".[3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genro inkludas 16 speciojn, el kiuj tri estas formortintaj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cuvier, Georges. (1800) Leçons d'Anatomie Comparée Volume 1 (france). Baudouin.
  2. (1937) Check-list of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Londono: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n321 321]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Parrots, cockatoos. World Bird List Version 8.1. International Ornithologists' Union (2018). Alirita 10a de aprilo 2018.