Puĉo en Argentino de 1976

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jorge Rafael Videla iĝis prezidento de facto post la puĉo.

La Puĉo de 1976 estis la militista ribelo kiu elpostenigis la Prezidentinon de Argentino María Estela Martínez de Perón la 24-a de marto de tiu jaro.

Anstataŭe oni starigis militistan junton, estrita de la leŭtenanto generalo Jorge Rafael Videla, la admiralo Emilio Eduardo Massera kaj la brigada generalo Orlando Ramón Agosti. La junto ekuzis la oficialan nomon de Proceso de Reorganización Nacional kaj restis en la povo ĝis decembro de 1983.

24-a de marto[redakti | redakti fonton]

Tuj antaŭ la 01:00 frumatene, la prezidentino Isabel estis arestita kaj portita helikoptere al la rezidejo El Messidor. Je la 03:10 estis okupitaj ĉiuj stacioj de televido kaj radio. Oni interrompis la regulan programadon kaj oni elsendis la unuan komunikon pri la nova situacio de regado fare de militistoj, dum oni postulis al la civitanaro ne reagi.

Dum tiu unua tago centoj da laboristoj, sindikatistoj, studentoj kaj politikaj aktivuloj estis rabitaj hejme, laboreje aŭ surstrate en la tuta Argentino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]