Puĝetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Puĝetio estas la landoj surborde de la Puĝeta Fjordo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. En la pratempo, saliŝa popolo, la laŝucidoj loĝis sur ĉiuj bordoj de la fjordo, de la maro ĝis la montoj (krom norde de la rivero Stillaguamish je la orienta flanko, kie loĝis la parencaj lumioj kaj nuksakoj, kaj norde de Port Gamble, kie loĝis la parencaj klalamoj kaj la neparencaj ĉemakumoj.