Puŝlevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Puŝlevokuŝapogo estas sporta ekzercado por fortigi la muskolaron de la homo. Por tiu ekzerco oni apogas sin ventromalsupre nur sur la piedoj kaj manoj. Oni levas kaj mallevas sian korpon per malflekso kaj flekso de la brakoj. Por tiu ekzerco oni ne bezonas helpilon. La korpopezo estas la sola rezistopezo.

kuŝapogoj

Pli ĝenerale, oni trejnas samtempe dum la ekzercado la muskolojn de brustoj, brakoj, ŝultro, abdomeno, dorso, piedoj, pugo.

Efektivigo[redakti | redakti fonton]

  1. La korpo estas etendita, la kruroj troviĝas sur la grundo iom plu de la ŝultra larĝo. La fingroj montras antaŭen, la dikfingroj internen. La kruroj estas etenditaj.
  2. Nun la du kruroj kurbiĝas samtempe, ĝis la humero iĝas paralela al la supra korpo. La korpo restas etendita.
  3. Fine oni etendigas denove la krurojn ĝis ili atingas la eliran pozicion.

Varioj[redakti | redakti fonton]

Oni povas fari tion sur pugnoj, genuoj, sur unu piedo (dum la alia kuŝas sur ĝi) aŭ dumtempe provizore levi unu kruron (kaj tuŝi alian kruron).

Se oni prenas pli larĝan krurodistancon, tio pli forte uzas la brustajn muskolojn.

Puŝlevo estas pli facila, kiam la manoj estas pli altaj ol la piedoj. Por tio oni metas la manojn ekzemple sur benko aŭ tablo. Tiu vario taŭgas precipe por tiuj, por kiuj la ordinara puŝlevo estas tro malfacila.

Hindua puŝlevo[redakti | redakti fonton]

La hindua puŝo, ankaŭ konata kiel dand. Ĉi tiu estas la plej baza versio, simila al tiu uzata de Bruce Lee, kiu aludis ĝin al katstiraĵo.[1]

La plej baza formo de hindua puŝlevo komenciĝas de la malsupreniĝa hunda pozicio (manoj kaj piedoj sur la planko kun la postaĵo levita) kaj transiroj al kobra pozicio (manoj kaj piedoj sur la planko kun la torso arkigita antaŭen kaj la kruroj proksime al la planko). Ĝi ankaŭ estas konata kiel dand en la angla. Ĝi estas ofta en hinda korpa kulturo kaj hindaj batalartoj, aparte Pehlwani.[2] Bruce Lee ankaŭ uzis ĝin en sia trejna reĝimo kaj nomis ĝin "kata streĉado". Ĝi estas efika ekzercado por kerna forto, ĉar ĝi dinamike implikas kaj la antaŭajn kaj postajn ĉenojn harmonie.

Muskoloj[redakti | redakti fonton]

Puŝlevo ekzercas pli ol 200 muskolojn en la tuta korpo. Oni ĉefe ekzercas jenajn muskolojn por levi sin:[3]

  • Musculus deltoideus (Delta aŭ triangula muskolo)
  • Musculus triceps brachii (Trikapa muskolo de la brako)
  • Musculus pectoralis major kaj minor (Pli granda kaj pli malgranda brustomuskolo)

Aliaj muskoloj, kiujn oni uzas por teni la korpoteniĝon:[4]

  • Musculus erector spinae (Vertebraro-levantaj muskoloj)
  • Musculus quadriceps femoris (Kvarkapa muskolo de la femuro)
  • Musculus rhomboideus major kaj minor (Pli granda kaj pli malgranda romba muskolo)
  • Musculus serratus anterior (Antaŭa segildenta muskolo)
  • Musculus gluteus maximus (Plej granda sidvanga muskolo)
  • Musculus rectus abdominis (Rekta muskolo de la ventro)

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Puŝlevo ofte aperas kiel elemento en rompdancado kaj similaj diskodancoj.

Ĝi ankaŭ estas kutima maniero puni uzata en armeo, lerneja sporto, skoltismo kaj kelkaj batalartoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lee, Bruce, 'Preliminaries' in The Tao of Jeet Kune Do, California: Ohara Publications, 1975, p.29
  2. Mujumdar D.C., The Encyclopedia of Indian Physical Culture, 1950, p.460, plate 131
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-08. Alirita 2019-03-18.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-08. Alirita 2019-03-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]