Pubereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Sexual maturation.jpg
Evoluantaj pelvo regiono

Pubereco estas stato de knaboknabino atinginta periodon de la vivo inter infanaĝo kaj adolesko, karakterizatan de la aktiviĝo de la seksaj glandoj kaj manifestiĝo de sekundaraj seksaj karakteroj (pubharoj, ĉe knabinoj menstruo, ĉe knaboj ŝanĝo de la voĉo) (libere laŭ PIV).

Antaŭpubereco komenciĝas en la 11-a jaro, la propra pubereco aperas inter la 13-a kaj 15-a jaro, pli frue ĉe knabinoj. Ĝi estas la plej turbulenta periodo en la vivo de individuo. La unuopulo tre rapide evoluas korpe, mense, emocie kaj sociale.

La puberulo spitas kontraŭ aŭtoritatuloj (gepatroj, instruistoj), klopodas memstariĝi, imitas plenkreskulojn (eksperimentoj pri seksumado, fumado, alkoholo), ofte estas obstina, spitema, havas problemojn en la lernejo.

La periodo estas danĝera pro tio, ke puberuloj ofte grupiĝas en problemajn bandojn, kiuj ludas je herooj provokante leĝojn, eĉ falante en verajn krimojn.