Public school (Unuiĝinta Reĝlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Public school [pablik sku:l] (laŭvorte: „publika lernejo”), alinome Independent school („sendependa lernejo”), estas pagdeva, elita mezlenejo – sendependa de la ŝtato - en la Unuiĝinta Reĝlando. La nomo kutimiĝis en la 18-a jarcento, kiam certaj grammar school (~ gimnazioj) iĝis landfamaj kaj akceptis tiujn lernejanojn, kies gepatroj povis pagi pri la enloĝado. Tiu tipo iĝis la publika kontraste al la lokaj lernejoj. Fine de la 20-a farcento, la lernejoj ekuzis la nomon „independent school”.

La plej famaj publikaj lernejoj estas Eton, Harrow, Winchester, Westminster, Shrewsbury kaj Charterhouse evoluis el tiuj institutoj, kiujn fondis unu sola persono fine de la mezepoko aŭ dum renesanco. Ili celis tiutempe lernadon de malriĉaj lokaj (viraj) junuloj.