Publika sekureco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Škoda 1202 uzata de Korpuso de nacia sekureco en la sesdekaj jaroj

Publika sekureco, (ĉeĥe Veřejná bezpečnost, mallongigite kiel VB, slovake Verejná bezpečnosť, VB) estis konsistero de Korpuso de nacia sekureco, kiu plenumis agadojn, kiujn en la demokratiaj ŝtatoj kutime plenumas polico.

Pereo de Publika sekureco

Diference de Ŝtata sekureco, kiu pereis per ordono de ministro de enlando de Richard Sacher la 1-an de februaro 1990, estis Publika sekureco surbaze de leĝo "Pri Polico de Ĉeĥa respubliko" n-ro 283/1991 Sb. el la tago 21-an de junio 1991, ŝanĝita la 15-an de julio 1991 en Policon de Ĉeĥa respubliko, per simila leĝo de Slovaka Nacia Asembleo en Polican korpuson de Slovaka respubliko kaj per leĝo de Federacia Asembleo 333/1991 en Federacian polican korpuson kaj Korpuson de Burga polico.

Ranga markigo de la membroj de VB

La membroj de VB portis uniformojn en verda koloro (krom la kvindekaj jaroj kaj la sesdekaj jaroj, kiam estis uzataj la uniformoj bluaj) kun epoletoj laŭ la soveta modelo en ruĝa koloro, sur kiuj estis indika rango kaj skribaĵo SNB (en Slovakio ZNB).