Publio Valerio Katono
| Publio Valerio Katono | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | en Gallia Cisalpina | |
| Morto | en nekonata valoro | |
| Lingvoj | latina vd | |
| Ŝtataneco | Roma regno | |
| Familio | ||
| Patro | nekonata valoro | |
| Patrino | nekonata valoro | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto filologo verkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Publio Valerio KATONO (latine: Publius Valerius Cato; naskiĝinta ĉ. 95 a.K.) estis romana poeto kaj filologo.
Pri lia vivo rakontas Suetonio en sia skribaĵo pri gramatikuloj.[1] Kelkaj fontas indikas ke temis pri liberigita eksa sklavo de certa Burrieno el Gaŭlujo. Suetonio referencas la katonan skribaĵon Indignatio, laŭ kiu Katono naskiĝis en libereco kaj iĝis orfo. Sub Lucio Kornelio Sulao li laŭdire perdis ĉiujn havaĵojn. Ofte li instruadis al riĉuloj. La suetonia rakonto enhavas ankaŭ fragmentojn de Marko Furio Bibakulo kun notoj pri la mizera vivo de Katono apud lia elstareco kiel filologo kaj poeto.
Katono transigis la greklingvan poezion teorie kaj malteorie en la latinlingvan literaturon okupiĝinte ĉefe pri Kalimaĥo. Ĉi laboro iĝis fundamenta por la neoterikoj. Manfred Fuhrmann nomis lin eĉ (sub la nomo Gaius Valerius Cato) eĉ fondinto kaj lernejestro de la neoterikoj.[2] Memjuĝo ne eblas ĉar nenio de liaj aĵoj konserviĝis.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rudolf Helm: "Valerius 117", ĉe: Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE), Band VII A,2, Stuttgart 1948, Sp. 2348–2352.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Suetonius: de grammaticis 11.
- ↑ Manfred Fuhrmann: Geschichte der römischen Literatur, (=Universal-Bibliothek 17658), Reclam, Stuttgart 2005, ISBN 978-3-15-017658-0, p. 174-175

