Pucolano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pucolano (aŭ puzolano, pozolano) estas arta aŭ natura ŝtono, kies enteno de silicia acido kaj kalcia hidroksido formas kun akvo la ligan materialon.

La nomo venas de la itala komunumo Puteoli (hodiaŭ Pozzuoli) en la Flegreaj kampoj (okcidente de Napolo), kie oni minis jam en la antikvo en granda kvanto la pucolanan vulkanan cindron kaj prilaboris tion por la romia betono (lat. opus caementicium).

Natura pucolano estas aŭ magma ŝtonaĵosedimenta ŝtonaĵo, kiuj havas grandan porporcion je solvebla silicia acido kaj parte je la reakciema aluminia oksido (argilo). Kune kun la kalcia hidroksido kaj akvo reagas pucolano hidraŭle kaj formas kalcian silikathidraton kaj kalcian aluminathidraton. Tiuj estas la samaj kristaloj, kiuj ankaŭ estiĝas ĉe la malmoliĝo (hidratigo) de la cemento kaj kiuj respondecas ekz. pri firmeco kaj denseco de betono.

Pucolano tiel estas ofte uzata kiel aldona materialo por produktado de mortero aŭ betono. Natura pucolano estas precipe la vulkana tofo. Nenatura pucolano estas ekz. flugcindro el energiocentraloj, forbrulataj ŝtonkarbonbrunkarbon.