Pudoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Pudoro inkludas ecojn de kulturo aŭ de certaj religiaj valoroj rilatantaj al la sekvaj:

  • moderado en ago aŭ aspekto, ne dezirante atentigi atenton por si mem (sinonimo de modesteco);
  • volonte subestimado de sia realaĵo (sinonimo de humileco);
  • mistereco pri sekseco kaj ekspozicio de homa korpo, precipe tabuoj kontraŭ nudeco en multaj kulturoj.

Ĉi tiu-lasta koncepto de pudoro estas la pli komune uzata kaj estas la senco, kiu estas traktata en ĉitiu artikolo.

Korpa pudoro[redakti | redakti fonton]

Korpa pudoro estas la deziro aŭ postulo ne ekspozicii homan korpon; ĉi tio validas pri la nuda haŭto, sed ankaŭ al la haroj, kaj precipe al la intimaj partoj; tio implicas ne nur kovri iajn partojn de la korpo sed ankaŭ malaperigi iliajn formojn. Ĝi okazas per oportuna vesto, specialaj rimedoj por ŝanĝi veston (sur la strandoj), fermante la pordon de budo kiam ni vestoŝanĝiĝas aŭ prenas duŝon, ktp. Pudoro varias laŭ kiuj povas vidi nin, kiel ekzemple kiel vivkunulo, kompaniano, amiko aŭ samseksemaj parencoj, samrangulaj amikoj aŭ fremduloj, familianoj inkluzive pri tiuj de la kontraŭa sekso, homoj de la sama socia klaso, aliaj homoj ĝenerale.

Diskutado[redakti | redakti fonton]

Pudoro povas esti diskutebla. Alternativa termino pri pudoro, uzata de iuj kritikistoj, estas korpa honto. Troa pudoro nomatas "pudorego" aŭ "puritanismo". Kontraŭa pudoro nomatas "ekshibicio".

Anoj de pudoro ofte vidas ĝin kiel respekton de siaj korpoj kaj sentoj por sin mem kaj aliaj, kaj iuj homoj kredas, ke ĝi povas redukti seksajn deliktojn. (Ĉi tio baziĝas sur la kredo, ke viktimoj de sekskrimoj estas almenaŭ parte respondecaj pri novaj krimoj, se ili estis maldece vestitaj kaj tiel altiris la seksatenculon).

Pudoro dependas de religio, kulturo, okazo, kaj eĉ de kiu estas ĉeestanta; ekzemple, finna persono, kiu eble foje forigas la tutan veston en saŭno antaŭ la aliaj, verŝajne ne volus paŝi nude sur la straton.

Simile, virino, kiu povus porti bikinon sur strando, ne portus ĝin ĉe komerca renkontiĝo.

Normale akceptitaj okcidentaj normoj[redakti | redakti fonton]

Okcidenta kulturo ĝenerale postulas, ke la privataj partoj de la korpo estu kovritaj en publikaj lokoj ĉiufoje. Eksceptoj estas faritaj pri apartaj publikaj kaj lokaj situacioj, kie estas unu-seksaj renkontiĝoj, aŭ eĉ saŭnoj kie estas ambaŭ seksaj renkontiĝoj.

Tradicie, atendatas vesti sin per ĉemizoj kaj pantalonoj, survestojn ktp, en publikaj lokoj. Aparte kaj ĝenerale neakcepteblas porti mallongajn kalsonojn aŭ subvestojn en tre publikaj spacoj, krom en nomitaj banejoj aŭ proksime de tiaj lokoj (kiel ekzemple strandoj kaj naĝejoj).

En privataj hejmoj, la reguloj povas esti pli malstriktaj. Ekzemple, nudeco inter tujaj familiaj membroj, kiuj estas kunloĝantoj de la hejmo, foje estas permesita, precipe en la dormoĉambro kaj banĉambro; aŭ uzo de leĝeraj vestaĵoj, kiuj ne estus portataj ekstere. Aliloke en la hejmo, precipe kiam vizitantoj ĉeestas, oni atendas vidi iujn simplajn hazardajn vestojn, eĉ se oni ne atendas ĉiujn kutimajn vestojn.

Tamen oni devas rimarki, ke la nudisma subkulturo konsideras la kompletan nudecon akceptebla, sed nur ene de la nudista komunumo.

Kulturaj kaj religiaj tradicioj de pudoro[redakti | redakti fonton]

Multaj religioj kaj kulturoj havas malsamajn regulojn vidalvide al nudeco.

Afrikaj indiĝenoj kaj aŭstralia pudoro[redakti | redakti fonton]

Kulturoj, kiel iuj afrikaj kulturoj kaj la tradicia aŭstralia indiĝena kulturo, postulis multe malpli striktajn regulojn pri nudeco, dum la kvanto de akceptebla ekspozicio varias multe, de ĉio por iuj virinoj, al nur kovraĵo de la peniso por viroj de iuj triboj. En aliaj afrikaj kulturoj, korpa pentrado ankaŭ estas uzata kiel "kovrado" de la korpo, kaj estas konsiderata de multaj kiel "vestaro".

Islama pudoro[redakti | redakti fonton]

En iuj islamaj subkulturoj, virinoj elektas uzi nikabon, vesto kiu pretendas kaŝi ĉiun parton de la korpo, kelkfoje inkludante la okulojn (burĥo). Uzo de nikabo (iam nomita erareme burĥo, kvankam ĉi-lasta termino teĥnike aplikiĝas pli aparte al afgana vestaĵo) estas sufiĉe komuna en multaj islamaj landoj. Islamaj leĝoj postulas virinojn kovri ĉion, krom la manoj (la pojnoj) kaj la vizaĝo; la elekto etendi ĉi tion al vizaĝo kaj manoj estas propra-vola, kaj elmontras pli grandan pudoron kaj sanktecon al aliaj. Tamen, iuj komprenas, ke la instruoj de la Korano pri vesto postulas al virinoj uzi la nikabon. Aldone, multaj islamaj virinoj portas la islaman koltukon, aŭ hiĝabon, kiel esprimon de pudoro.

En la plimulto de islamaj landoj, tiaj esprimoj de pudoro estas oficiale propra-volaj, sed eblas ke familioj aŭ ĉirkaŭĵoj influu. En kelkaj aliaj, kiel Afganio sub la talibana registaro, ili estis postulitaj sub la minaco de severa fizika puno.

Laŭ la instruisto de Dress Studies kaj Fashion Design (Kostumostudoj kaj mododezajno), Heather Marie Akou, argumentoj por uzo de burkino (kaj aliaj formoj de striktaj virinaj naĝvestoj) ne rilatas nur al vesto mem, sed ankaŭ al simbolismo kun supozoj kaj politikaj implicaĵoj projektitaj sur ĝi. Diskutoj pri feminismo, enmigrado kaj sekulareco prezentas vaste malsamajn vidojn pri burkino kaj aliaj pudoraj ŝtofaĵoj. La burkino povas esti vidata kiel persona vesto-elekto, indikilo de virinojugo, kapabligilo de la pliiĝinta fizika libereco de virinoj, aŭ religia simbolo kaj fundamentisma religia simbolo, kiu defias sekularan ŝtaton.

Plej multaj islamanaj erudiciuloj konsentas, ke viroj bezonas kovri ĉion de la umbiliko al la genuoj.

Juda pudoro[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa judismo postulas homojn porti kovrilon sur siaj kapoj, ekz. la kipaon de viroj. Tamen kipao ne rilatas al pudoro; ĝia funkcio estas kiel religia rememorigilo de Dio dum la plenumo de religiaj ritoj. Ortodoksa judismo atendas edzinajn, ke ili kovru siajn harojn; ĉi tio estas atingita per ŝaloj, ĉapeloj, aŭ -en multaj komunumoj- perukoj (jide: שייטל‎, sheytl, [ŝeitel] ).

Katolika pudoro[redakti | redakti fonton]

Papo Pio la 12-a deklaris, ke virinoj devas kovri siajn suprajn brakojn kaj ŝultrojn, la bruston je dufingro-large sub la kolo kaj iliaj jupoj devas kovri almenaŭ ĝis sub la genuo.

Giuseppe Kardinalo Siri de Ĝenovo deklaris, ke pantalonoj estis neakcepteblaj por vesti virinojn; multaj tradiciaj katolikaj virinoj sekvis ĉi tiun konsilon, kaj iuj katolikoj provis eĉ pli malfacile pravigi ĉi filozofie.

Ĉiuokaze, la Eklezio kondamnas la uzadon de vestoj, kiuj elmontras la korpon kaj faras ĝin objekto de sekso.

La Eklezio atendas virojn vesti modeste ankaŭ, sed la postuloj ne estas samaj por virinoj; ĉar viroj estas konsiderataj pli sentemaj al seksa tento. Ne ĉiuj el ĉi tiuj "gvidlinioj" kunigas la katolikoj. Aliflanke, multaj ne tradiciaj katolikaj virinoj ofte sekvas la tradiciajn instruojn de la preĝejo pri pudoro.

Pudoro en arto[redakti | redakti fonton]

En la arto, la rimedoj por redukti la priskribon de nudeco inkludas la sekvajn:

  • peco de tuko (aŭ io alia) ŝajne hazarde, kovrante la genitalojn;
  • foti personon supozeble nuda de la talio al supre (aŭ de la ŝultroj al supre, por virinoj);
  • en filmo, moviĝante (turnante ĉirkaŭe, fotante celaĵojn antaŭen) kaj eldonante la filmon tiel, por ke neniu vidu genitalojn.

Konsideroj pri vestoj laŭ seksoj[redakti | redakti fonton]

Viroj kaj virinoj povas alfronti malsamajn atendojn pri pudoro laŭ siaj seksoj. Dum ambaŭ seksoj en okcidenta kulturo atendas, ke iliaj genitaloj estu kovrataj ĉiam, la virinoj ankaŭ atendas kovri ŝiajn mamojn. Aliflanke, laŭ la diktitaj modoj kaj sociaj normoj, la viroj kutime devas esti vestitaj multe pli dece ol virinoj, kiuj ekzemple povas prezenti siajn taliojn aŭ siajn profundajn dorsodekoltaĵojn.

Organizoj kiel laTopfree Equal Rights Association (Asocio por egalaj rajtoj pri nudaj mamoj) aspiras al seksa egaleco pri korpa elmontrado. En 1992, la plej alta kortumo de Nov-Jorkio akceptis la argumentojn inkluditajn en la 14-a amendo kaj malvalidis la antaŭan klaŭzon, kiu kontraŭleĝis al virinoj nudigi siajn brustojn kiam estas permesita al viroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo modéstia en la portugala Vikipedio.