La Robla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puente de Alba)
La Robla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 637  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 48′ N, 5° 38′ U (mapo)42.801388888889-5.6288888888889Koordinatoj: 42° 48′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 955 m [+]
Areo 85,22 km² (8 522 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Robla (Provinco Leono)
La Robla (Provinco Leono)
DEC
La Robla
La Robla
Situo de La Robla
La Robla (Hispanio)
La Robla (Hispanio)
DEC
La Robla
La Robla
Situo de La Robla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Robla [+]
vdr

La Robla [laRObla] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Akvedukto.

Toponimio, etimologio kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

La Robla estus komprenebla kiel La Kverko, sed fakte etimologie temas pri loka vorto kun signifo pri komerctrakta ceremonio kiu konsistas en manpremo. Tio videblas en la supra maldekstra kvarono de la blazono, dum en la supra dekstra kaj malsupra maldekstra videblas respektive agrikulturaj simboloj de spiko kaj grapolo kaj en la malsupra dekstra kverko kiel simbolo de brutobredado kaj eble ankaŭ de loko por la komerctrakta manpremo plej verŝajne ĉe kverko. Paradokse, ĉar nuntempe la urbo estas ĉefe industria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alcedo de Alba, Brugos de Fenar, Candanedo de Fenar, Llanos de Alba, Olleros de Alba, Puente de Alba, Rabanal de Fenar, La Robla, Solana de Fenar kaj Sorribos de Alba, okupas totalan areon de 85,22 km² ĉe la rivero Bernesga. Limas norde kun La Pola de Gordón, oriente kun Matallana de Torío, sude kun Cuadros kaj okcidente kun Carrocera.

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 714 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 750 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 26 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Termoelektra centralo.

En Mezepoko okazis reloĝado pro kio gravis la Kastelo de Alba ĉe nuntempa Llanos de Alba, en la municipo La Robla. La areo apartenis al la Regno Leono. Fine de la 19-a jarcento estis konstruita la Fervojo de La Robla, kio helpis la instaladon de termoelektra centralo nutrita el karbo, kiu funkciis el 1971 ĝis 2020.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) sed ĉefe gravas industrio, rilata al karbo, cemento, ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]