Gallegos del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puercas)
Gallegos del Río
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49559
Demografio
Loĝantaro 473  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 6° 10′ U (mapo)41.7352162-6.173475Koordinatoj: 41° 44′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 715 m [+]
Areo 77,79 km² (7 779 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gallegos del Río (Provinco Zamoro)
Gallegos del Río (Provinco Zamoro)
DEC
Gallegos del Río
Gallegos del Río
Situo de Gallegos del Río
Gallegos del Río (Hispanio)
Gallegos del Río (Hispanio)
DEC
Gallegos del Río
Gallegos del Río
Situo de Gallegos del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gallegos del Río [+]
vdr

Gallegos del Río [gaLJEgos delRIo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Gallegos del Río estas etimologie tradukebla al Galegoj de la Rivero (plej verŝajne alude al la reloĝantoj).

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Domez, Flores, Gallegos del Río (municipa ĉefurbo), Lober, Puercas, Tolilla y Valer. , okupas totalan areon de 77,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 464 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento depende de la Monaĥejo de Santa María de Moreruela en samprovinca Granja de Moreruela. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]