Porto-Riko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puerto-Riko)
Porto-Riko
Puerto Rico

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: La Borinqueña
Ne-enkorpigitaj teritoriojinsula areo de Usono • politika teritoria divido • Hispania provinco en Ameriko • kultura regiono • teritorio de Usono • commonwealth
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Juano
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, hispana lingvo, portorika signolingvo, taina lingvo
Loĝantaro 3 285 874 (1-a de aprilo 2020)
Horzono UTC-04:00
Interreta domajno .pr
Landokodo PRI
Telefona kodo +1787
Plej alta punkto Cerro de Punta
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Ĉefministro Pedro Pierluisi
Ekonomio
Valuto usona dolaro

AkvejoKaribio, Atlantiko

Koordinatoj18° 15′ N, 66° 30′ U (mapo)18.25-66.5
- koordinatoj18° 15′ N, 66° 30′ U (mapo)18.25-66.5Koordinatoj: 18° 15′ N, 66° 30′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoCerro de Punta [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
Areo9 104 km² (910 400 ha) [+]
Loĝantaro3 285 874 [+] (1-a de aprilo 2020)
HorzonoUTC-04:00 [+]

Porto-Riko (Porto-Riko)
Porto-Riko (Porto-Riko)
DEC
Map
Porto-Riko

Vikimedia Komunejo:  Puerto Rico [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Porto-Riko[1] (hispane Puerto Rico, laŭ la hispanlingva nomo Haveno Riĉa), ankaŭ esperantigita kiel Puerto-Riko, PuertorikoPuerto-Riko (pli preferata nomo, pli ĝusta, pli proksima al la hispanlingva), estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro. Ĝi apartenas al la Grandaj Antiloj kaj situas oriente de Hispanjolo.

Al Porto-Riko ankaŭ apartenas la du loĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques oriente de la ĉefa insulo, kiuj geografie apartenas al la insularo Virgulininsuloj kiuj estis trovitaj de Kristoforo Kolumbo kaj nomitaj de li kiel Santa Ursula y las Once Mil Vírgenes (mallongigite Las Vírgenes), memorigante pri mezepoka legendo pri Sankta Ursulo de Kolonjo.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo de Porto-Riko
Situo de Porto-Riko
  • Landkodo: PR
  • E-nomo: Libera Asociita Ŝtato de Porto-Riko
  • Nacia nomo: Estado Libre Asociado de Puerto Rico / Commonwealth of Puerto Rico
  • Areo: 9 104 km²
  • Loĝantaro: 3 285 874 laŭ censo de 2020
  • Loĝdenseco: 350 / km²
  • Adm. centro: San-Juano
  • Lingvoj: hispana (kaj iom da angla)
  • Leĝa statuso: Libera ŝtato, asociita al Usono
  • Mono: usona dolaro

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis loĝata antaŭ la 15-a jarcento de la tainoj.

Ĝi estis unue vizitata de eŭropanoj dum la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo en 1493. De tiam, ĝi restis kolonio de la hispana monarkio.

Dum la 19-a jarcento, kune kun Kubo, kaj kontraŭe al la ceteraj iberamerikaj landoj, ĝi restis ligita al Hispanio, sed fine de la jarcento komenciĝis sendependista movado. En 1898, okaze de la hispana-usona milito, Porto-Riko estis aligita al Usono.

En 1945 Luis Muñoz Marín venkis en la unuaj demokrataj balotoj, kaj en 1952 estas organizita aŭtonoma regado.

Administra statuso[redakti | redakti fonton]

La porto-rikanoj dekjare faras voĉdonon, en kiu ili elektas inter 3 ebloj:

  1. Resti kun Usono, kiel "libera asociata ŝtato" (hispane, "Estado Libre Asociado"). Ĝis nun, ĉiam ili elektis ĉi tion.
  2. Tranĉi sin de Usono kaj iĝi tute sendependa regno. Dum la lastaj voĉdonoj ĉi tiu eblo ricevis proksimume kvin procentojn de la voĉdonoj.
  3. Iĝi plia (la kvindek-unua) usona ŝtato.

Porto-Riko sendas sian propran teamon al la Olimpiaj ludoj. La porto-rikanoj estas liberaj de la impostoj de la usona registaro (sed pagas impostojn al sia registaro).

La portorikanoj ne rajtas elekti la prezidenton de Usono. Ili elektas reprezentanton al la Kongreso de Usono, sed ili ne havas rajton voĉdoni.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

En Porto-Riko estas 78 diversaj komunumoj, ĉiu komunumo havas sian komunumestron. La ĉefaj urboj estas: San-Juano (ĉefurbo), Guaynabo, Bayamón, Carolina, Caguas, Mayagüez, Ponce, Cataño, Trujillo Alto kaj Arecibo.

Porto-Riko

La komunumoj estas:

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insulo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi entenas unuflanke la portorikajn humidajn arbarojn, aliflanke la portorikajn sekajn arbarojn. Biome temas pri ekoregionoj kiuj respektive apartenas al "tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj" kaj al "tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj".

La Puertorika amazono (Amazona vittata), konata ankaŭ kiel Puertorika papago, cotorra puertorriqueñaiguaca, estas la nura ekzistanta papago endemia de la arkipelago Puerto-Riko

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Porto-Riko plejparte baziĝis sur usonaj industrioj, kiuj profitis en la pasinto je favora fiska kondiĉo. Ankaŭ la turismo estas sufiĉe grava.

Grava parto de la enspezoj de la insulo venas el la elmigrintoj en la kontinentan parton de Usono.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Vidu artikolon pri Partio de la Laboranta Popolo.

Gravaj urboj[redakti | redakti fonton]

  • San-Juano: 433 412 loĝantoj (taks. 2003), kaj 2 milionoj por la aglomeraĵo
  • Bayamón 236 688 loĝantoj (taks. 1999)
  • Ponce 193 640 loĝantoj (taks. 1999)
  • Mayagüez 100 463 loĝantoj (taks. 1999)
  • Arecibo 100 131 loĝantoj (taks. 2000)
  • Yabucoa 43 140 loĝantoj (taks. 2006)
  • Fajardo 40 712 loĝantoj (taks. 2000)

Turismo[redakti | redakti fonton]

La insulo estas tre vizitata, ne nur de usonanoj.

Gravaj vidindaĵoj estas:

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Porto-rika kulturo estas miksaĵo de kvar kulturoj: Afrika (el sklavoj), Taína (el Amerikaj indianoj), Hispana (el Eŭropo), kaj pli lastatempe, Nordamerika (el Usono). El Iberio, ili ricevis la Hispanan lingvon, la katolikan religion, kaj multe da pliaj tradicioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]