Puerto Ayacucho

| Puerto Ayacucho | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo limurbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 5° 40′ N, 67° 38′ U (mapo)5.6630555555556-67.626388888889Koordinatoj: 5° 40′ N, 67° 38′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Puerto Ayacucho [puerto ajakuĉo] estas urbego, ankaŭ limurbo, la subŝtata ĉefurbo de Amazonio en Venezuelo. La urbego estas ankaŭ katolika diocezo. En la loknomo puerto signifas: haveno.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2024 Puerto Ayacucho havis urban loĝantaron de 130 000. Ekde la 1970-aj jaroj okazis pligrandiĝo de la loĝantaro, ĉefe pro la interna migrado, poste pro la enmigrado el aliaj najbaraj ŝtatoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas 110 metrojn super la marnivelo sur grandega nigra granita roko fronte al la kolombia bordo laŭ dekstra bordo de rivero Orinoko. 90 km oriente estas la dua plej alta akvofalo en Venezuelo, 670 m alta. La loĝantoj estas plejparte mestizoj - de miksita indiĝena kaj hispana devenoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis establita en 1924 kune kun alia havenurbo en:Samariapo (Venezuela), 63 km sude. Aparta vojo konektis ambaŭ havenurbojn. Voje okazis la transporto de varoj, ĉar Orinoko pro la rapidaj akvofluoj ne taŭgis por ŝipado. Tamen iel okazis transporton de varoj (plejparte kaŭĉuko, baldaŭ lignoj) jam fine de la 19-a jarcento. La oficiala urbofondo okazis en 1928, memore al la Batalo de Ayacucho.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La komerco ankaŭ nun vivas, sed jam ne gravas, kiel pli frue. Nun kaj nacia kaj internacia turismo subtenas la ekonomion. Granda ĉeesto de la landa armeo apogas la ekonomion. Ili faras kontinuan kampanjon kontraŭ invadoj kaj drogokontrabandistoj el la kontraŭa Kolombio.
Religio
[redakti | redakti fonton]La katolikismo estas la plej ofta religio en Puerto Ayacucho.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La urbego havas tropikan musonan klimaton (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun mallonga seka sezono de decembro ĝis marto. La averaĝa temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 22-38 °C. La averaĝa jara pluvokvanto estas 2269 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Puerto Ayacucho havas enlandan flughavenon, krome ekzistas 2 ĉefvojaj ligiloj. Menciindas, ke ĝis 1980 la menciitaj havenurboj estis konektitaj nur unu al la alia, izolitaj de la resto de Venezuelo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj, ankaŭ katedralo
- statuo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans










