Bilwi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puerto Cabezas)
Bilwi
urbego • urbo • municipo de Nikaragvo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Nikaragvo
Departemento RAAN
Poŝtkodo 71000
Demografio
Loĝantaro 66 169
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 3′ N, 83° 23′ U (mapo)14.05-83.383333333333Koordinatoj: 14° 3′ N, 83° 23′ U (mapo)
Alto 7 m
Areo 5 985 km² (598 500 ha)
Horzono UTC -6
Bilwi (Nikaragvo)
Bilwi (Nikaragvo)
DEC
Bilwi
Bilwi
Situo de Bilwi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto Cabezas [+]
vdr

Bilwi [Bilgŭi] estas la plej grava urbo de la municipo "Puerto Cabezas", do ĝi estas la ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono Norda Atlantiko de Nikaragvo. Ĝi situas 560 km for de Managvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo estas granda ebenaĵo kun nur etaj diferencoj de alteco. La loko estas trapasita de multaj riveroj kaj lagetoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La municipo havas tropikan klimaton kvankam kun ŝanĝoj depende de la alteco. La temperaturo normale troviĝas inter 24 °C ĝis 30 °C kaj la averaĝo estas 26.9 °C. La averaĝa precipitaĵo estas 3000 mm.

Kulturo kaj religio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la hispana estas la oficiala lingvo de la lando, ankaŭ estas oficialaj por la Aŭtonomaj Regionoj la lingvoj miskita, sumo, rama kaj kreola angla. La miskita etno, kiu estas la plimulto en la municipo, havas la moravan religion, la mestizoj estas katolikaj, kaj la kreoloj estas moravaj, adventistaj, anglikanaj kaj baptismaj.