Pugo de diablo
| Pugo de diablo | |
| ĉeĥe Ďáblova prdel | |
| rokformacio | |
Pugo de diablo
| |
| Oficiala nomo: Pugo de diablo | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono |
| Distrikto | Jindřichův Hradec |
| Historia regiono | Moravio |
| Parto de | Ĉeĥa Kanado |
| Montaro | Javořica montetaro |
| Situo | Pugo de diablo |
| - koordinatoj | 49° 05′ 15″ N 15° 15′ 32″ O / 49.08750 °N, 15.25889 °O (mapo) |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Pugo de diablo (ĉeĥe Ďáblova prdel) estas rokformacio el granito en Ĉeĥa Kanado. Ĝi troviĝas inter vilaĝoj Terezín, Nový Svět kaj Valtínov proksime de domaro "U panského lesa" (9 kilometroj de la plej proksima fervoja haltejo en Kaproun), proksimume 200 metroj de verda
turisma marko.[1] Ĝi akiris sian karakterizan formon dank' al eroziado. Temas pri unu el la plej konataj rokformacioj en Ĉeĥa Kanado.[2] Ĝi troviĝas per aerlinio proksimume duonkilometron de landlimo de Bohemio kaj Moravio (ĝi mem situas en Moravio)[3] kaj samtempe netutaj 200 metroj de la ĉefa eŭropa akvodislimo de Norda-Nigra maroj (ĝi mem situas sur flanko de Nigra maro).[4]
Plua allogaĵo en la ĉirkaŭaĵo estas belvedero U Jakuba sur monto Havlova hora, de kiu kondukas ĉi tien istrupado "Na Ďáblovu prdel", kiu estas ĉefe por infanoj.[2]
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Pugo de diablo
-
Pugo de diablo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Skalní útvar Ďáblova prdel v České Kanadě, Kudyznudy.cz
- ↑ 2,0 2,1 "Skalní útvar Ďáblova prdel | Jižní Čechy". Kontrolita 2023-01-29.
- ↑ Morava, Mapy.cz
- ↑ Hlavní evropská rozvodí v ČR, Mapy.cz

