Pulmofiŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pulmofiŝoj
Troveblo de fosilioj: Frua Devonio - Nun
Poecilia latipinna
Poecilia latipinna
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Sarkopterigoj Sarcopterygii
Subklaso: Pulmofiŝoj Dipnoi
Müller, 1844
Ordoj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pulmofiŝoj (Dipnoi) estas dolĉakvaj ostaj fiŝoj.

La pulmofiŝoj dividiĝis en la suba devono de la kvast-naĝilaj fiŝoj. Ili ricevis la nomon, ĉar ili havas krom la bronko ankaŭ paran aŭ neparan pulmon. Tiu estas ligita per aerdukto al la ezofago, ventre. Ĝi havas specifan cirkulan sistemon. La kora atrio estas dividita je dekstra kaj maldekstra partoj, per neperfekte fermiĝinta vando. Iliaj dentoj kuniĝis al muelaj lamenoj. En la intesta kanalo troviĝas spirala faldaĵo.

La vosta naĝilo estas nesimetria, kun ĝi unuiĝis la dorsa kaj subvosta naĝiloj. La korpon kovras forte modifiĝintaj skvamoj (cosmoid-tipaj),

Ilia interna skeleto ne ostiĝis tute, la paraj naĝiloj ne estas homologaj kun tiuj de la surteraj bestoj.

La pulmofiŝoj estas endanĝerigitaj bestoj, el kiuj la du plej gravaj estas la aŭstralia pulmofiŝo kaj la afrika pulmofiŝo.