Puma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puma
Puma
negocotransnacia firmaosubtegmenta vendejo • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1-a de oktobro 1948 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Dassler Brothers Shoe Factory
Jura formo Societas Europaea, do Eŭropa Kompanio
Fondita en 1948
Fondintoj Rudolf Dassler vd
Sidejo Herzogenaurach, Bavario, Germanio
Lando Germanio
Estr(ar)o Bjørn Gulden
Dungitoj 10 836 (stato: 31-a de decembro 2011)
Agokampo piedvesto • sporta vestaĵo • akcesoraĵo • sporta ekipaĵo
ISIN-kodo DE0006969603
TTT Oficiala retejo
vdr

Puma SE (Societas Europaea, do Eŭropa Kompanio), marke nomata nur Puma, estas germandevena plurnacia kompanio, kiu desegnas kaj fabrikas atletajn kaj neformalajn ŝuojn, vestaĵojn kaj akcesoraĵojn. La kompanio havas sian ĉefsidejon en Herzogenaurach, Bavario, Germanio. PUMA estas la tria plej granda sporta fabrikanto en la mondo. La kompanio estis fondita en 1948 fare de Rudolf Dassler. En 1924, Rudolf kaj lia frato Adolf ("Adi") Dassler formis kune la kompanio Gebrüder Dassler Schuhfabrik (ŝufabriko fratoj Dassler). La rilato inter la du fratoj malboniĝis ĝis la du konsentis disigi en 1948, formante du apartajn kompaniojn, Adidas kaj Puma. Ambaŭ kompanioj estas nuntempe bazitaj en Herzogenaurach, Germanio.

Pumo estis publika kompanio ekde 1986, listigita ĉe la Frankfurta Borso. Ekde la 1-a de julio 2013, la kompanio estis gvidata fare de iama futbala profesiulo Bjørn Gulden.

Laŭ la stato de 2017, Puma SE havas pli ol 13 000 dungitojn kaj distribuas siajn produktojn en pli ol 120 landoj.

tipaj Puma-sportŝuoj en helroza dezajno

Post la disigo de sia frato, Rudolf Dassler origine registris la novan establitan kompanion kiel Ruda laŭ la komencaj silaboj de sia persona kaj familia nomoj, sed poste ŝanĝis la nomon al Puma. La plej frua emblemo de Puma konsistis el kvadrato kaj besto saltante tra D, kiu estis registrita, kune kun la nomo de la kompanio, en 1948. La dezajno de ŝuoj kaj vestaĵoj de Puma nun prezentas la emblemon de pumo kaj specifan ondan strion kiu estis enkondukita en 1958.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]