Pumori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pumori
monto
supermara alteco

7 161 m

Geografia situo 28° 1′ N, 86° 50′ O (mapo)28.01472286.828056Koordinatoj: 28° 1′ N, 86° 50′ O (mapo) f4
Pumori (Ĉinio)
Pumori (Ĉinio)
DEC
Pumori
Pumori
Situo de Pumori
Map
Pumori
vdr
Pumori

Pumori (nepale पुमोरि) (aŭ Pumo Ri) estas monto kiu staras sur la limo inter Nepalo kaj Ĉinio en la Mahalangura sekcio de Himalajo. Pumori stara ĝuste ok kilometrojn okcidente de Monto Everest. Pumori, kio signifas "Montofilino" en ŝerpa lingvo, estis tiel nomita de George Mallory. "Pumo" signifas junulino aŭ filino kaj "Ri" signifas monton en ŝerpa lingvo.[1] Grimpistoj foje referencas al Pumori kiel "Everesta filino".[2] Mallory nomis ĝin ankaŭ Clare Peak, laŭ sia filino.[3]

Pumori estas populara grimpocela montopinto. La plej facila vojo estis gradigita kiel klaso 3a, kvankam kun grava danĝero de lavango. Pumori estis por la unua fojo grimpita la 17an de majo, 1962, fare de Gerhard Lenser en german-svisa ekspedicio.[4] Du ĉeĥoj (nome Leopold Sulovský kaj Zdeněk Michalec) grimpis novan vojon sur la suda flanko en la printempo de 1996.[5]

Subpinto de Pumori estas Kala Patthar 5643 m alta, kiu aspektas kiel bruna elstaraĵo sur la suda flanko de Pumori. Multaj montogrimpistoj survoje al Monto Everest klopodas grimpi al la pinto de Kala Patthar.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parekh, Navnit. Himalayan Memoirs. India: Popular Prakashan. p. 37. ISBN 9780861321261. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.
  2. "Pumori: The bitter-sweet daughter of Everest, part 2". mounteverest.net. ExplorersWeb Inc. 15 Okt 2004. Arkivita el la originalo la 5an de januaro 2009. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-27. Alirita 2020-08-19.
  4. "Asia, Nepal, Jannu". Climbs and Expeditions. American Alpine Journal. New York: American Alpine Club. 13 (2): 517. 1963. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.
  5. Simpson, Joe (1999). Dark Shadows Falling.[rompita ligilo] Mountaineers Books. ISBN 9780898865905. Alirita la 2016-07-06.